Antoni Głowacki (naskiĝis la 10-an de februaro 1910 en Varsovio, mortis la 27-an de aprilo 1980 en Velingtono en Nov-Zelando), pola subkolonelo, majoro de Reĝa Aerarmeo, flug-aso de la Dua Mondmilito.

Antoni Głowacki
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1910 (1910-02-10)
en Varsovio
Morto 27-an de aprilo 1980 (1980-04-27) (70-jaraĝa)
en Velingtono
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo Flug-asooficiro
vdr

Vivo redakti

Post teknikumo aliĝis al Lernejo de Wawelberg kaj Rotwand en Varsovio. En la aĝo de 18 jaroj ricevis laboron kiel laboratoria gvidanto en fabriko de Philips. Aviadan lernadon komencis apud Lodzo, poste ektroviĝis en Supera Oficira Lernejo de Aer-Fortoj en Dęblin.

Dum la germana invado en Pollandon batalis en taĉmento de aviada rekognosko de Varsovia Kiras-Motora Brigado. Januare 1940 atingis Brition, kie komencis kursojn pri bombaviadiloj. Petis tamen translokigon al ĉasaviadiloj. Aŭguste 1940 transiris al 501-a ĉasaviadila skadro "County of Gloucester", flugis en Hurricane.

La 24-an de aŭgusto 1940 dum unu tago en 3 batalflugoj pafalterigis 5 germanajn aviadilojn (kiel unusola polo). Semajnon poste estis paftrafita, devige surgrundiĝis frakasinte sian aviadilon (Hurricane SD-A), kaj mem grave vundiĝis. Novembre 1941 aliĝis al la fama Skadro 303. Duone de 1943 transiris al 308-a ĉasaviadila skadro "Ziemia Krakowska" (Krakova Tero), poste al 309-a ĉasaviadiista-rekognoska skadro "Ziemia Czerwieńska". Li flugis en 307-a skadro de „Lwowskie Puchacze” (Gufoj de Lvovo), kaj fine trafis al 302-a ĉasaviadilista skadro, kie fine de la milito estis en rango de subkolonelo.

Post la milito ektroviĝis en Nov-Zelando, estis instruktoro en aviada bazo Ohakea. En 1960 transiris al civila aviado.

Distingoj redakti

  • Arĝenta Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Batal-Kruco
  • Distinguished Flying Cross
  • Distinguished Flying Medal

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti