Eugippius (naskiĝinta ĉirkaŭ 465 eble en Norda Afriko, mortinta post 533 en Castel dell’Ovo apud Napolo) estis abato kaj verkisto. Li famis pro la skribado de la biografio de Severino el Noricum, Vita Sancti Severini.

Eugippius
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 460 (0460-01-01)
Morto 1-an de januaro 533 (0533-01-01) (72-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo hagiografo • verkisto vd
Verkado
Verkoj Life of St. Severinus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jam ekde junaj jaroj li entuziasmiĝis pri Sankta Severino. En 488 li partoprenis la transporton de la ostoj de Severino trans la Alpoj, sub la gvido animzorga de Lucillus. Krome li ankaŭ engaĝiĝis en la fina entombigo de la restaĵoj de Severino en maŭzoleo donacita fare de Barbaria, kiam Marcianus estis supera sacerdoto (ĉirkaŭ 494). Verŝajne maturiĝis la volo pri biografiskribado en la jaro 509-a. Tiam Marcianus ne plu vivis kaj Eugippius estis posteulante nova abato de la Fratio de la Severinanoj.

Isidoro de Sevilo laŭdis la stilon mallongan (brevis stilus) de li, sen retorika ornamo kaj kun multo da naiva kredo. La impresoj surpaperigitaj ne kopiis ion sed estas frukto de propra vido gajnita surloke en regionoj de la Danubo, pri kiuj el tiuj tempoj kvazaŭ ne estas similaj aliaĵoj. Do temas pri netrotakseble valora verko, kaj regionhistorie kaj literature. Ĝin publikigis unuafoje Theodor Mommsen en la jaro 1898-a.

Fonto redakti

Adolf Jülicher, Eugippius, en RE Band VI,1 (1907), Sp. 988–990, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti