Marino (diakono)
Marino (latine: Marinus; naskita sur insulo Rab en Dalmatio, mortinta en 301 en San-Marino) estis katolika sanktulo kaj legenda fondinto de San-Marino.
Sankta | |||||
Marino (Marinus) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Marino kiel ŝtonskulptisto
| |||||
Persona informo | |||||
San Marino | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 274 en Rab | ||||
Morto | 301 en San-Marino | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtontajlisto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | katolika eklezio | ||||
Ĉefsanktejo | Baziliko de Sankta Marino en San-Marino | ||||
Festotago | 3-a de septembro | ||||
Patroneco | San-Marino (urbo) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laŭ legendo Marino estis ŝtonskulptisto de Insulo Rab en Dalmatio kaj en 257 venis, kune kun Sankta Leono, al Italio por labori pri la rekonstruado de la urbomuroj de Rimini, kaj por eskapi la persekutadon de kristanoj fare de Diokleciano.
Alveninte en Rimini li estis petata iri al monto Titano por tie mini kaj prilabori ŝtonojn. Post tri jaroj li reiris al Rimini kaj tie dum dek du jaroj laboris, sed ankaŭ predikis kristanismon.
Je tiu tempo en Rimini alvenis virino el Dalmatio, kiu asertis esti la edzino de Marino; kiam tiu rifuzis ŝin, ŝi petis helpon de la romiaj aŭtoritatoj. Marino decidis fuĝi, reiris al Monto Titano kaj tie kaŝis sin en groto. Post unu jaro lin malkovris kelkaj bestobredistoj, tra kiuj la informo atingis la virinon. Ŝi iris antaŭ la groton, sed Marino restis ene dum ses tagoj sen manĝaĵoj, ĝis ŝia foriro. Post tio Marino konstruis sur monto Titano preĝejeton kaj monaĥan ĉelon kaj ekvivis tie.
Lia bildo estas sur la 20-cenda monero de San-Marino.