Municipoj de San-Marino

La Respubliko San-Marino estas administre dividita al naŭ municipoj, kiuj itale nomiĝas castelli (kasteloj):

La sekva tabelo prezentas ilin laŭ la loĝantaro.

Municipoj de San-Marino
Municipoj en San-Marino
Municipo Areo
km²
Loĝantaro
en 1986 en 1996 en 2006
1. Serravalle (San-Marino) 10,53 6.995 8.085 9.786
2. Borgo Maggiore 9,01 4.421 5.358 6.057
3. San-Marino 7,09 4.179 4.350 4.426
4. Domagnano 6,62 1.885 2.207 2.890
5. Fiorentino 6,56 1.478 1.798 2.267
6. Acquaviva 4,86 1.148 1.264 1.862
7. Faetano 7,75 738 870 1.143
8. Chiesanuova 5,46 724 866 1.034
9. Montegiardino 3,31 557 717 843
  San-Marino 61,19 22.125 25.515 30.308

La nomo kastelo respondas proksimume al la itala esprimo comune (komunumo, municipo). Ankaŭ por la malpli granda strukturo, kiu itale nomiĝas frazione (kvartalo, frakcio), San-Marino havas apartan vorton, curazia. Ĝi devenas el la eklezia lingvo kaj origine signifas la influterenon de unu sola preĝejo, kiu ne konsistigas paroĥon, sed tamen ne estas subigita al alia paroĥo.