Alfred GUSENBAUER (naskiĝinta la 8-an de februaro 1960 en Sankt Pölten) estas aŭstra politikisto.

Alfred Gusenbauer
Persona informo
Alfred Gusenbauer
Naskiĝo 8-an de februaro 1960 (1960-02-08) (64-jaraĝa)
en St. Pölten
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Partio Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Unuaj paŝoj politikkarieraj redakti

Post la finstudo de politikscienco kaj filozofio en Vieno de 1978-87 li plenumis diversajn funkciojn ĉe la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio kiel ankaŭ ĉe la Porlaborista ĉambro de Malsupra Aŭstrio.

En 1977 li membriĝis al la aŭstria socialdemokrata porjunulara organizo Sozialistische Jugend, kiun li estris de 1984-90.

De parlamentaneco al mallonga kanceliereco redakti

De 1991-93 li estis deputito en la Federacia Konsilio kaj de 1993-2007 en la Nacia Konsilio. De 2000-07 li fariĝis frakciestro kaj ĝis 2008 federacia estro de la SPÖ. Post la parlamentaj elektoj de la 1-a de oktobro 2006 Gusenbauer estis nomumita kanceliero de t.n. granda koalicio kune kun la partio ÖVP en la 11-a de januaro 2007. Pro anticipitaj elektoj la 2-an de decembro 2008 li nevole demisiis kaj eklaboris poste diversloke kiel konsilisto sur ekonomia kampo.

Literaturo redakti

  • Andreas P. Pittler: Alfred Gusenbauer - Ein Porträt. Molden, Wien 2000. ISBN 3-85485-049-2
  • Katharina Krawagna-Pfeifer, Armin Thurnher: Die Wege entstehen im Gehen – Alfred Gusenbauer im Gespräch. Czernin, Wien 2008. ISBN 3-7076-0243-5

Eksteraj ligiloj redakti