Malfermi la ĉefan menuon
Norvegaj rifuĝintoj partoprenantaj en milita trejnado en Svedio.

La Norvega rezistmovado kontraŭ la okupacio de Norvegio fare de Nazia Germanio startis post la Operaco Weserübung en 1940 kaj finis en 1945 pro la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi montris diversajn formojn, nome la jenaj:

  • Plifortigi la legitimecon de la ekzilregistaro, kaj konsekvence indiki la mankon de legitimeco de la pupa pronazia reĝimo de Vidkun Quisling kaj de la milita administrado fare de Josef Terboven.
  • La komenca defendo en Suda Norvegio, kiu estis tre senorganizita, sed sukcesis ebligi la fuĝon de la registaro.
  • La pli organizitaj militaj defendo kaj kontraŭ-atakoj en partoj de Okcidenta kaj Norda Norvegio, cele al sekurigo de strategiaj pozicioj kaj la evakuado de la registaro.
  • Armita rezistado, en formo de sabotado, ŝturmatakoj, murdoj kaj aliaj specialaj operacoj dum la okupacio.
  • Civila malobeo kaj nearmita rezistado.

Vidu ankaŭRedakti