Norvega Esperantista Ligo
La Norvega Esperantista Ligo (NEL) estas Esperanto-organizo, kie ĉiu laboro okazas senpage. La Ligo estas vivtenata de la membraj kotizoj. Ĉiu ajn kiu volas, rajtas membriĝi. En 2008 Norvega Esperantista Ligo havis 196 membrojn: 43 rektaj membroj kaj 153 anoj de la naŭ aliĝintaj Esperantokluboj en diversaj norvegaj urboj.
La asocio havas oficejon en Olaf Schous vei 18 en Oslo. Tie okazas i.a. preskaŭ ĉiuj kunvenoj de Klubo Esperantista en Oslo. La oficeja telefono estis uzata por interkonsiliĝoj de la estraroj de NEL, de la Oslo-klubo kaj de la Eldonejo.
La junulara fako de NEL estas Norvega Junularo Esperantista.
AgadojRedakti
GazetojRedakti
Norvega Esperantista Ligo kaj ties suborganizo Norvega Junularo Esperantista regule eldonas la jenajn organojn:
- Norvega Esperantisto, membrogazeto
- Inter Ni Dirite, membrogazeto por la junularo
Landaj KunvenojRedakti
Super la estraro staras la Landa Kunveno, kiu faras/ŝanĝas la statuton de la asocio kaj difinas la taskojn de la estraro. La Landa Kunveno (LK) estas malferma por ĉiuj membroj de NEL. Ĝi okazas almenaŭ unu fojon ĉiun duan jaron, kutime dum Landa Kongreso aranĝata/gastigata de unu el la norvegaj E-kluboj.
StrukturoRedakti
EstraroRedakti
La nuna estraro estas[1]:
- Prezidanto: Mario Machlik
- Vicprezidanto: Jardar E. Abrahamsen
- Kasisto: Anne Karin Bondhus
Honoraj membrojRedakti
- Honoratus Bonnevie, Oslo (ekde 1928)
- Ottmár Fischer, Hungario (ekde 1932)
- Rosa Bye, Oslo (ekde 1945)
- Ole Brochmann Sletterød, Oslo (ekde 1947)
- Ragnvald Rian, Trondheim (ekde 1949)
- Hartvig Andersen, Barkåker (ekde 1952)
- Aagot Sletterød, Oslo (ekde 1967)
- Bjørn Ottesen, Oslo (ekde 1967)
- Th. Dybing , Oslo (ekde 1969)
- Rolf Bugge Paulsen, Oslo (ekde 1969)
- Halfdan Karterud, Trondheim (ekde 1971)
- Carl Støp-Bowitz, Oslo (ekde 1979)
- Tom Arbo Høeg, Oslo (Asker) (ekde 1991)
- Elna Matland, Bergen (ekde 2001)
- Signe Korstvedt, Oslo (ekde 2001)
Antaŭaj prezidantojRedakti
- Jardar Eggesbø Abrahamsen
- Ulf Lunde (2003–2005)
- Torstein Kvakland (1995–2003)
- Per Johan Krogstie (1991–1995)
- Elna Matland (1985–1991)
- Kjell Gustavsen (1981–1985)
- John Berggreen (1977–1981)
- C. Støp-Bowitz (1947–1977)
- Rolf Bugge Paulsen (1919–1947)
- Bruno Riefling (1918)
- Einar Schibbye (1913–1918)
- Honoratus Bonnevie (1912–1913)
- Søren Engesgaar Christie (1911–1912)
HistorioRedakti
En la 60-aj kaj 70-aj jaroj NEL havis Informan Fakon. Komisiito estis Ludvig Anjer. Okazis en la 60-aj jaroj interalie vasta subskriba kampanjo kaj regula dissendado de gazetaraj informoj.
En 1982 transprenis tiun fakon Ove Kjønsvik, junulo en Trondheim, kaj kiam li forlasis la landon en 1985, li lasis la fakon al Douglas Draper, kiu samjare revivigis Esperanto-nytt.
En 1983 oni aranĝis seminarion pri informado lige kun la landa kongreso en Drammen. Kaj en novembro 1984 la informa fako aranĝis tuttagan diskuton[2].
En la landa kongreso en 1995 oni reorganizis la laboron de NEL en tri sekcioj: pri informado, instruado kaj prizorgado de la membroj. La anoj de la sekcio pri informado estis Torstein Kvakland kaj Christian Fossen.
Du jarojn poste, en 1997, oni konstatis ke tiuj sekcioj ne bone funkcias, pro manko de sufiĉaj laborfortoj, kaj malfondis ilin. La estraro dividis inter si la kunordigan respondecon: Torstein Kvakland iĝis kunordiganto de informado, dum Otto Prytz respondecis pri kontaktoj kun gazetoj, radio kaj televido kaj Bjørn Thuv pri rilatoj kun aliaj organizoj.
Bjørn Thuv forlasis la estraron en 1999 kaj ekde septembro tiujare Christian Moe transprenis la responson pri informado al la amaskomunikiloj. Sed post kiam la postan jaron ankaŭ li forlasis la estraron, neniu havas apartan responson por tiu kampo.
Cetere, prizorganto de Gazetara Servo (kiu kolektu kaj registru artikolojn pri E-o en norvegaj gazetoj) estas Torstein Kvakland. En junio 2000 la estraro lanĉis reorganizon de tiu servo, komisiante al Asbjørn Lindh kaj Douglas Draper la serĉadon kaj kolektadon de gazetaj artikoloj. La arĥivo restas ĉe Torstein Kvakland.
Pli frue ĝi ankaŭ dissendis novaĵojn. Ekz-e en la jarraporto 1971 ni legas ke ”Gazetara Servo, gvidata de Elna Matland, elsendis al ĉiuj norvegaj ĵurnaloj 11 bultenoj[n] kun sume 30 novaĵoj pri Esperanto, parte pere de lokaj reprezentantoj…”.
Vidu ankaŭRedakti
- Norvegio:Esperanto-movado, pri la cetera historio de la Norvega Esperantista Ligo
Eksteraj ligilojRedakti
- ↑ Norvega Esperantisto n-ro 3/2016, Junio 2016
- ↑ Norvega Esperantisto 6/1984, p. 12-15