Hartvig Andersen

norvega esperantisto

Hartvig Andersen estis norvega esperantisto, kiu vivis en la vilaĝo Barkåker, parto de la komunumo Tønsberg. Li aktivis en la nacia kaj internacia Esperanto-movado interalie dum la malfacilaj jaroj de la dua mondmilito, kiam la armeo de nazia Germanio okupis Norvegion, kiu aparte kontraŭis (inter alie) ĉiujn Esperanto-aktivaĵojn. Ekde 1952 li estis honora membro de Norvega Esperantista Ligo.

Hartvig Andersen
Persona informo
Naskiĝo ne konatas (fine de la 19-a jc.)
Morto ne konatas (sed post 1952)
Lingvoj Esperantonorvega
Loĝloko Barkåker
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr