John Berggreen
John BERGGREEN (naskiĝis 1909 - mortis la 9-an de junio 1982 en Oslo) estis antaŭa ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Norvega Esperantista Ligo de 1977 ĝis 1981.
John Berggreen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1908 |
Morto | 9-an de junio 1982 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Norvegio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li aktivis en la Movado dum kvindeko da jaroj kaj estis, interalie, dum longa periodo prezidanto de Skolta Esperanto-Ligo. Li gvidis multajn E-kursojn kaj verkis informajn artikolojn kaj broŝurojn.
Verkoj
redakti- Klubo Esperantista en Oslo: 50-jara jubileo (1966)