Norvega Junularo Esperantista
La Norvega Junularo Esperantista (NJE) estas organizo por junuloj el Norvegio ĝis 35 jaroj kiuj parolas, aŭ volas lerni, Esperanton. NJE estas sekcio de Norvega Esperantista Ligo (NEL) kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Norvega Junularo Esperantista | ||
---|---|---|
landa sekcio de TEJO | ||
Lando(j) | Norvegio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Norvega Junularo Esperantista | |
---|---|
Norsk Esperanto-ungdom | |
Lando | Norvegio |
Interretejo | nje |
Celoj
redaktiLa celoj de NJE estas disvastigi Esperanton inter norvegaj junuloj kaj helpi jamajn parolantojn uzi la lingvon por io utila aŭ amuza. NJE aranĝas kursojn kaj lokajn kaj internaciajn renkontiĝojn. Ĝi faciligas vojaĝojn al eksterlandaj aranĝoj por siaj membroj, kaj ofertas al membroj subvencion por abono de eksterlanda revuo. Ĉiuj membroj de NJE ricevas la membran gazeton de NEL, Norvega Esperantisto, en kiu aperas ankaŭ Inter Ni Dirite, la oficiala organo de NJE.
Estraro
redaktiKomence de 2023 la estraro konsistis el Vidar B. Skretting, prezidanto, Henrik Håndlykken, vicprezidanto kaj Jacob Grevstad, kasisto. Komitatano A ĉe TEJO estis Hilde Lagnason Bye.[1]