Blazono de Norvegio

La blazono de la regno Norvegio (norvege en la variaĵo Bokmål Norges riksvåpen; en la variaĵo Nynorsk Noregs riksvåpen) ekzistas en pli granda, reĝa versio kaj en pli simpla, ŝtata versioj. Ĝi formale estas la simbolo de Haraldo la 5-a, la nuna reĝo de Norvegio, kaj de lia dinastio.

Blazono de Norvegio
la blazono de Norvegio, reĝa versio
la blazono de Norvegio, reĝa versio
Uzata ekde: 1905 (nuna dezajno), 1280 aŭ pli frue (origino)
vdr
Blazono de Norvegio
la blazono de Norvegio, ŝtata versio
la blazono de Norvegio, ŝtata versio
Uzata ekde: 1992 (nuna dezajno), 1280 aŭ pli frue (origino)
vdr

La blazono - ora leono sur ruĝa blazonŝildo - estis adoptita en aŭ antaŭ la unuaj jardekoj de la 13-a jarcento. En la malfrua parto de la sama jarcento, arĝenta hakilo estis aldonita. En kontinua uzo ekde tiam, la blazono estas unu el la plej malnovaj ŝtataj blazonoj de la mondo. Laŭ ŝanĝiĝantaj historiaj epokoj, modoj kaj stiloj, la blazono aperis en pluraj iom malsamaj desegnoj.