Masenergia ekvivalento

fizika leĝo, eltrovita en la teorio de la relativeco de Albert Einstein kaj Henri Poincaré

En fiziko, masenergia ekvivalento estas la rilato inter maso kaj energio en la ripoza kadro de sistemo, kie la du valoroj diferencas nur per konstanto kaj la mezurunuoj. La principon priskribis la fama formulo de la fizikisto Albert Einstein: . La formulo difinas la energion de partiklo en ĝia ripoza kadro kiel la produto de maso () kun la kvadratita lumrapido (). La principo estas fundamenta por multaj kampoj de fiziko, inkluzive de nuklea kaj partikla fiziko.

La formulo de masenergia ekvivalento estis montrata sur Taipei 101 dum la evento de la Monda Jaro de Fiziko en 2005.

Priskribo redakti

La masenergia ekvivalento asertas, ke ĉiuj objektoj kun maso havas korespondan internan energion, eĉ kiam ili senmovas. En la ripoza kadro de objekto, kie laŭ difino ĝi estas senmova kaj do ne havas movokvanton, la maso kaj energio ekvivalentas kaj diferencas nur per konstanto, la kvadratita lumrapido ( ).[1]

Referencoj redakti

  1. Serway, Raymond A.; John W. Jewett, Vahé Peroomian. (januaro 2013) Physics for scientists and engineers with modern physics, 9‑a eldono, p. 1217–1218. ISBN 978-1-133-95405-7. OCLC 802321453.