John von Neumann

matematikisto, naskita en Hungario kaj poste vivinta en Usono

John Louis von NEUMANN (origine hungare NEUMANN János Lajos [NOjman JAnoŝ Lajoŝ]; naskiĝis la 28-an de decembro 1903 en Budapeŝto, Hungario, mortis la 8-an de februaro 1957 en Vaŝingtono) estis geniulo kaj mirinfano, kiu faris gravajn kontribuojn al komputada teorio, kvantuma mekaniko, la teorio de aroj kaj ekonomiko.

John von Neumann
prezidanto
von Neumann en 1940.
von Neumann en 1940.
Persona informo
Margittai Neumann János Lajos
Naskonomo Neumann János Lajos
Naskiĝo 28-an de decembro 1903 (1903-12-28)
en Budapeŝto
Morto 8-an de februaro 1957 (1957-02-08) (53-jara)
en Walter Reed Army Medical Center
Mortis pro cerba kancero [#]
Tombo Princeton Cemetery [#]
Religio judismo [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj hungarafrancagermanalatinaantikva grekaangla [#]
Ŝtataneco HungarioUsono [#]
Alma mater Fasori Gimnázium • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Svisa Federacia Instituto pri Teknologio ZurikoUniversitato Eötvös LorándUniversitato de Göttingen [#]
Memorigilo John von Neumann
Familio
Patro Max von Neumann [#]
Patrino Margaret Neumann [#]
Edz(in)o Klára Dán [#]
Infanoj Marina von Neumann Whitman [#]
Profesio
Okupo matematikisto • komputikistokemiistofizikistoinĝenieroinventistoekonomikisto • nuklea fizikisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo funkcia analitiko • operatora teorio • matematikofizikoludoteorio • ĉela aŭtomato • aro-teorio • kvantuma fiziko • nuklea bombo • komputado [#]
Doktoreca konsilisto Lipót Fejér [#]
Verkado
Verkoj ĉela aŭtomato de von Neumann ❦
Von Neumann neighborhood ❦
universala konstruanto de von Neumann ❦
arkitekturo de von Neumann ❦
alĝebro de von Neumann ❦
teoremo de utilo de von Neumann-Morgenstern ❦
von Neumann regular ring ❦
Von Neumann–Bernays–Gödel set theory ❦
universo de von Neumann ❦
Von Neumann conjecture ❦
entropio de von Neumann ❦
Von Neumann stability analysis ❦
komuta alĝebro de von Neumann ❦
ordonombro de von Neumann ❦
Von Neumann equation ❦
teoremo de duobla komutantaro de von Neumann ❦
Weyl–von Neumann theorem ❦
minimumo-maksimumo-teoremo de von Neumann ❦
First draft of a report on the EDVAC [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Lia libro "La Teorio de Ludoj kaj Ekonomia Konduto" (angle: "The Theory of Games and Economic Behavior"), verkita kun Oskar Morgenstern, restas fundamenta verko de ludoteorio.

Oni atribuas al li la ideon de la program-memorila modelo de komputado, t. e. la principo, ke programoj ekzistu en la sama, modifebla memoro kiel ilian datumoj. Hodiaŭ oni parolas pri la "von-Neumann-arkitekturo" de komputiloj kaj la "von-Neumann-malvastejo" de ĉi tiu arkitekturo.