Nitobe Inazo

japana edukisto, Vic-Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj (1862-1933)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

NITOBE Inazo, japane 新渡戸 稲造 [Nitobe Inazoo (aŭ Nitobe Inazō)] (naskiĝis la 1-an de septembro 1862 en Morioka (盛岡市) (gubernio Iŭate)(岩手県) - mortis la 15-an de oktobro 1933), estis japana diplomato kaj verkisto. Li studis agronomian politikon kaj ekonomion en Anglio kaj Germanio. Li estis profesoro en Universitatoj de Kioto kaj Tokio, doktoro de agrikulturo, edukisto, politikisto, diplomato, vic-ĝenerala sekretario de Ligo de Nacioj.

Nitobe Inazo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1862 (1862-09-01)
en Morioka
Morto 15-an de oktobro 1933 (1933-10-15) (71-jaraĝa)
en Viktorio
Tombo Tama Cemetery
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Tokio • Sapporo Agricultural College • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo vortaristo • lingvistodiplomatoverkistoesperantistoekonomikistopolitikistoprofesoro
Verkoj Bushido: The Soul of Japan
vdr

En 1883 li vojaĝis al Usono por studi. En 1920 li iĝis la Vic-Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj.

Esperanto en la Ligo de Nacioj redakti

Li mem partoprenis la 13-an UK 1921 en Prago kiel oficiala delegito de la Ligo de Nacioj kaj verkis pri siaj spertoj tre favoran raporton, en kiu li nomis la internacian lingvon "motoro de internacia demokratio". Lia raporto al la Ĝenerala Asembleo de la Ligo estis la unua objektiva raporto pri Esperanto de altranga oficiala reprezentanto de interregistara organizo. [1] Kvankam la propono por la Ligo akcepti Esperanton kiel ilian laborlingvon estis akceptita de dek delegitoj, la franca delegito uzis sian vetoan rajton por bloki la aferon. [2] En la postaj diskutoj en la Ligo de Nacioj li ĉiam estis fervora simpatianto de Esperanto.

Verkaro redakti

 
Libro "Bushido: la animo de Japanio'

Nitobe estis fekunda verkisto. Li publikigis multajn fakstudojn kaj ankaŭ librojn por ĝeneralaj legantoj. Li ankaŭ kontribuis centojn da artikoloj al popularaj revuoj kaj ĵurnaloj.

Nitobe tamen estas eble plej fama en la okcidento pro sia verko Bushido: The Soul of Japan (Buŝido: La animo de Japanio) (1900), fama verko pri Buŝido, la esenco de la japana kulturo. En tiu verko li intencis prezenti al Okcidentanoj la japanan kulturon. Tiu estis inter la unuaj ĉefaj verkoj pri samurajaj etiko kaj japana kulturo verkitaj originale en la angla por okcidentaj legantoj (La libro poste estis tradukita al la japana kaj multaj aliaj lingvoj). [3] Laŭ tiu libro Buŝido estas neskribita fiksita kodekso de virtoj kaj militarto. Eble la plej proksima okcidenta termino estas kavalireco. Tiu termino, en Japanio unuafoje aperis dum la 17-a jarcento, kiu aparte dankas sian popularecon kaj konatecon ekster Japanio al tiu ĉi verko.

 
Portreto de Inazo NITOBE sur 5000-ena bileto (inter 1984-1993).

Referencoj redakti

  1. "Esperanto kaj la Lingva Demando ĉe la Ligo de Nacioj"
  2. Robert Phillipson (March 2019). La domination de l'anglais, un défi pour l'Europe. Paris: Libre et Solidaire. p. 255. ISBN 978-2-37263-065-8.
  3. Kasaya Kazuhiko (June 12, 2019). "Bushidō: An Ethical and Spiritual Foundation in Japan"

Vidu ankaŭ redakti


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

NITOBE Inazo, japano, scienculo. Nask. 1862 en Iwate - ken, mortis 15 okt. 1933 en Victoria, Kanado. Studis agronomian politikon kaj ekonomion en Anglujo kaj Germanujo. Eksprof. de Imp. Universitatoj de Kyoto kaj Tokyo. 1919-26 vicĝenerala sekr. de Ligo de Nacioj; kontrolis la raporton pri E prezentitan de la sekretariejo al la tria ĝenerala kunsido de L. de N. kaj multe helpis por E. Estis membro de J. Imp. Akademio kaj de Supra Domo de J. parlamento. Lia verko „Bushido“ (J-a kavalireco, originale en angla lingvo), 1898, estas monde konata.


Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Nitobe Inazo » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»