Aladár Aujeszky
Aladár Aujeszky [aŭjeski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aujeszky Aladár estis hungara kuracisto, bestkuracisto, mikrobiologo, profesoro. Estis li, kiu enkondukis en Hungario la vakcinon pro rabio. Lia filo estis László Aujeszky.
Aladár Aujeszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1869 en Peŝto |
Morto | 9-an de marto 1933 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Lipót Aujeszky |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto • patologo • mikrobiologo • verkisto de nefikcio • kuracisto • bakteriologo |
Aladár Aujeszky [1] naskiĝis la 11-an de januaro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 9-an de marto 1933 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Aladár Aujeszky abiturientis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1887, poste li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1892, en la sekva jaroj bestkuracistan diplomon en la Veterinara Akademio de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en Malsanulejo Rókus, poste en kliniko. En 1897 li ekinstruis en la universitato, post 3 jaroj en la menciita akademio jam altrangigita altlernejo. En 1902 li malkovris malsanon, poste ĝi portis la nomon Aujeszky. Ekde 1907 li gvidis bakteriologian instituton, en la sama jaro li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Memorigiloj redakti
- memormedalo Aujeszky
Elektitaj publikaĵoj redakti
- A veszettséggel összetéveszthető, oktanilag ismeretlen fertőző betegségről (1902)
- A baktériumok természetrajza (1912)
- Általános bakteriológia (1924)
- A háziállatok veszettség elleni ojtásának harminc éve (1932)