Psikologio de la religio

La Psikologio de la Religio estas tiu branĉo de la psikologio kiu okupiĝas pri la studo de la religiaj fenomenoj kun empiria kaj scienca aliro.

Priskribo redakti

La Psikologio de la Religio estas disciplino kiu alfondas siajn radikojn en la historia tempo, tiel ke oni povas aserti ke la unuaj disvolviĝoj de tiu psikologia branĉo koincidas kun la scienca evoluo de la psikologio ĝeneralsence. Fakte, la fenomeno de la religio estis objekto de studo de eminentaj esploristoj kiuj, ankaŭ, determinis la modernajn konceptojn de la psikologio. Pri religio interesiĝis Sigmund Freud (1907, 1912-13, 1927, 1934-38), Carl Gustav Jung (1938-40), William James (1902), Erich Fromm (1950), Gordon Allport (1950) por citi nur la nomojn plej elstarajn. Sed oni rajtas ankaŭ eĉ elvoki la nomon de Wilhelm Wund, kiu opiniis necesa la konstruon de specifa kultura aliro en psikologio por la studo de kompleksaj fenomenoj, kiaj ekzemple la religia sinteno (Vidu: Belzen, 2006). La Psikologio de la Religio havas, do, longan historion kiu, kvankam nemulte konata, rivelas kiom en la kuro de la tempo la Psikologoj de la Religio kaj la religia psikologio esploris pri la religia fenomeno en la sinteno de la subjekto.

Malgraŭ tio, nepras enkonduki klarigojn kaj distingi la limojn kiuj povas esti erare konfuzitaj: Psikologio de la Religio kaj religia psikologio (Beit-Hallahmi, 1992) povus esti esprimoj egalsencaj, se konsideri ke, en scienca kadro, la adjektivado indikas la studindan objekton de la disciplino, kiel okazas, ekzemple, por la socia psikologio (Vergote, 1983). Tamen, la esprimo "religia psikologio" facile trafas en konfuzegojn terminologiajn kaj konceptajn, ĉar per tiu esprimo multaj intencas psikologion kiu jam enŝoviĝas en la religian kadron, kun la celo esplori la psikologiajn radikojn de la religio en la homa estulo. Tiukaze, la adjektivado ne indikus la studindan objekton de la psikologio, sed la celon pri kiu engaĝiĝas la psikologio por orienti la subjektojn en la direkton de la religia dimensio, taksata valida kaj fundamenta por la konstruiĝo de la personeco (Beit-Hallahmi, 1992). En tiu kadro povas trovi aplikaĵojn la diversaj formoj de paŝtisma psikologio aŭ de paŝtisma “counseling”.

Male, per la Psikologio de la Religio oni intencas la sciencan studon, pere de aplikado de psikologiaj teorioj kaj metodoj, pri la fenomenoj kiujn oni konsideras religiaj ene de preciza kultura kunteksto (Vergote, 1993; Belzen, 1997a).

Nepras, tamen, fari gravan metodologian precizigon: la Psikologio de la Religio estas scienca disciplino kaj kia tia ĝi havas neniun povon juĝi pri la valideco aŭ nevalideco de la religiaj “valoroj” konfesataj de persono aŭ socia grupo: ĝi konstituiĝas kiel nekonfesia aliro aŭ, plibone, nereligia. Tiasence, la psikologio estas nek ateista, nek religia. Tial, la Psikologio de la Religio procedas tra metodologia agnostikismo kaj tra sistema ekskluzo de la transcendeca, kie per tiu dua opcio oni subintencas la ebleco por la psikologio esplori metafizikajn fenomenojn kiuj estas preter la observebla empiria realo (Aletti, 1992): maksimume, la psikologo limiĝas esplori la rilaton kiun la observato plutenas kun transcenda “ento” postulata kaj travivata kiel signifa realo en lia vivo. La psikologo, tial, interesiĝas pri la religio konfesata de la observato, kiu devas indiki la objektivan religion al kiu li referencas, en la specifa kultura kunteksto. (Vergote, 1993).

Tial, same kiel por iu ajn empiria aliro en psikologio, la Psikologio de la Religio sin proponas kiel studi kaj esplori pri la psikologia rilato de la observato kun la religio ĉeesta en la socia-kultura kunteksto de li spertata sendepende ĉu li adheras aŭ ne adheras al religio. (Aletti, 1992, 1998). Fakte, la religio, taksata kiel kultura fenomeno, inokuliĝas en la vivo de la individuo interplektiĝante kun la lia psikologia evoluo: la interago inter la psika dimensio de la individuo kaj la socia-kultura dimensio integras la travivaĵojn de la persona identiĝo, kaj en kazo favora al religio kaj en kazo kontraŭa. Tiasence, la psikologio ne povas aserti ke la individuo estas nature orientita al religio, aŭ, male, nature nereligia: la psikologia aliro observas kiel la individuo povas fariĝi religiema en propra kulturo kun propra religio; aŭ povas tia ne fariĝi. Tial, estas la naturo de la evoluo de la religia fariĝo (kredanto, ateisto, indiferentulo) kiun la psikologio de la religio esploras.

La Psikologio de la Religio, do, ricevas kiel objekton de esploro la religion laŭ duobla senco: unuflanke ĝi devas konsideri la religion specifa kultura fenomeno, objektive ĉeesta en iu kulturo; aliflanke, la religio estas ankaŭ subjektiva fenomeno kiu kuntrenas la individuon kun ties evoluo de la procezoj de identiĝo ktp.

Fakte, la identiĝo religia (aŭ ankaŭ ateista) estas psikologia identiĝo kaj distingomarkiĝas per la samaj procezoj kiuj reguligas la formiĝon de la psikologia identiĝo de la persono (Vergote, 1999). Tial al la Psikologo de la Religio interesas la procezoj, la dinamikoj, la trairoj, la konfliktoj kiujn individuo devas alfronti por fariĝi aŭ ne fariĝi pensono. Plibone: al la psikologo interesas tiuj dinamikoj kiuj konsentas al la subjekto disvolvi sian propran personan identiĝon en rilato kun iu religia sistemo kulture signifa, al kiu povas adheri aŭ ne. En tiu kuntekso la psikologo konsideras ankaŭ la eventualajn psikopatologiajn drivojn. [1]

Alivorte: la demando kiun la psikologo metas antaŭ si povus esti tia: kiu deziro estas aganta (kaj en ti kontentiganta) en “kredi” aŭ “nekredi” en determinita religia sistemo?

La Psikologio de la Religio havas, tial, kiel fundamentan taskon la kompreno pri la motivoj de la sinteno rilate la religion, per analizo ankaŭ pri la nekonsciaj faktoroj de la personeco, kaj ĝenerale kaj specifaj. Fakte, en la konstruiĝo de la religia identiĝo (ateista kaj indiferenta) interagas multfacetaj faktoroj ne rekondukeblaj al procezoj nure konsciaj: la sintenoj rilate al la religio, kiun la individuo konfesas aŭ reĵetas, aperas surŝutitaj per faktoroj ankaŭ nekonsciaj kiuj sin esprimas en la afekciemo, en la emocieco kaj en la motiveco.[2]

Resumante, oni povas aserti ke la Psikologio de la Religio estas puŝata studi unuflanke la influon kiun la sistemoj de religia kredado aktivigas en la strukturiĝo de la personeco; dum aliflanke ĝi esploras kiel la subjekto alproprigas la religiajn enhavojn al kiuj intence celas (Vergote, 1983), atentiĝante pri la eventuala psikologia (aŭ psikopatologia) uzo kiun la subjekto praktikas (Aletti, 1999).

Problemoj en la aplikado de la Psikologio de la Religio redakti

Povas okazi, kiel diras Vergote kaj Aletti, ke en la aplikado de eventuala psikoterapio, la Psikologo de la Religio por pli sekurigi la sanigon tiun provu atingi per la elimino de la religio mem aŭ enŝovu nerektan sugeston ke la malsano estas ĝuste frukto de la kredo mem. Aŭ li provu korekti la religion konfesatan inokuligante siajn proprajn konfesajn enhavojn, kiel rimarkas Gordon Allport (vidu bibliografion) kaj diversaj kristanaj psikogoloj, kiel Augustino Gemelli.

Tiu scienco povas utili al religia psikologio por kompreni la kvaliton de la fido de la kredantoj. [3]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Mario Aletti, Fabio De Nardi (a cura di), Psicoanalisi e religione: nuove prospettive clini-co-ermeneutiche, Torino, Centro Scientifico Editore, 2002.
  • Mario Aletti; Germano Rossi (a cura di), L'illusione religiosa: rive e derive, Torino, Centro Scientifico Editore, 2001.
  • (EN) Gordon Allport, The individual and his religion, New York, MacMillan, 1950.
  • Benedetti, Gaetano, La psicoterapia come sfida esistenziale, Milano 1997.
  • id., Riflessioni ed esperienze religiose in psicoterapia, Torino 2005.
  • Drewermann, Eugen, Psicologia del profondo e esegesi 1 - Sogno, mito, fiaba, saga e legenda, Brescia 1996.
  • id., Psicologia del profondo e esegesi 2 - Miracolo, visione, profezia, apocalisse, storia, parabola, Brescia 1996.
  • Freud, Sigmund, L'uomo Mosè e la religione monoteistica, in: Opere 1930-1938, Torino 1979.
  • (EN) Erich Fromm, Psychoanalysis and religion, New Haven, CT, Yale University Press, 1950.
  • (EN) William James, The varieties of religious experience: a study in human nature, New York, Longmans, 1902.
  • Rizzuto, Ana-Maria, La nascita del Dio vivente. Studio psicoanalitico. Ed. Borla, Roma 1994. (ORIGINA TITOLO: The Birth of the Living God. A psychoanalytic study, The Univer-sity of Chicago Press, Chicago and London).
  • (FR) Antoine Vergote, Religion, foi, incroyance, Etude psychologique, Bruxelles-Liège, Mardaga, 1983.
  • Vergote, Antoine, What the psychology of religion is and what is not. The International Journal for the Psychology of Religion 3: 73-86, 1993.
  • Ciotti, P.; Diana, M. (2005), Psicologia e religione. Modelli problemi e prospettive. EDB, Bologna.

• Cucci, G. (2009), Esperienza religiosa e psicologia. La Civiltà Cattolica-Elledici, Roma-Leumann (Torino).

Notoj redakti

  1. Vidu: Vergote, 1978, 2001, 2002; Aletti & De Nardi, 2002; Aletti & Rossi, 2001, L'illusione religiosa: rive e derive, 2001, Centro Scientifico Editore, Tirino.
  2. Rizzuto, 1979, 2000, 2001, 2002; Aletti, 2001, 2002; Vergote, 1978, 1983.
  3. Vidu: José Morales, Teología de las Religiones, RIALP, España, p. 18.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] Anglalingvaj klarigoj pri la psikologio de la religio.
  • [2] Arkivigite je 2013-05-15 per la retarkivo Wayback Machine Pri IACSR, asocio de esploristoj de la Psikologio de la Religio.
  • [3] Arkivigite je 2013-12-19 per la retarkivo Wayback Machine Itala asocio de Psikologoj de la Religio.
  • [4][rompita ligilo] Fakultato de Psikologio de la Religio ĉe la Teologia Fakuiltato de Italio.
  • [5] Cathopedia, reta katolika enciklopedio.