Pedro González de Mendoza

Pedro González de Mendoza (n. en Gvadalaĥaro, la 3-an de majo 1428 - m. samloke, la 11-an de januaro 1495), ekleziulo, politikisto, militisto kaj kastilia mecenato. Mendoza apartenis al la alta nobelaro el la grava familio Mendoza, kvina filo de Íñigo López de Mendoza, unua markizo de Santillana, kaj de sia edzino Katarina de Figueroa; liaj gepatroj destinis lin por la eklezia vivo ekde la lulilo. Mendoza estas unu el la plej brilaj figuroj de la aristokrataro de la dua duono de la 15-a jarcento, transire de mezepoko al la moderna epoko.

  • Eklezie: Li atingis altan pozicion en la Romkatolika Eklezio danke al sia nobela deveno sed ankaŭ pro universitata formado kaj elstaris kiel administranto kaj prizorganto de la kreliĝo de la pastraro. Aliflanke, lia vivo ne estis ekzemplodona, laŭ la tiuepoka vivstilo: akaparis postenojn, rezidis ĉe la Kortego, ne ĉeestante siajn diocezojn kaj sukcesis leĝiĝi siajn naturajn filojn.
  • Politike li atingis grandan influon kun Henriko la 4-a de Kastilio kaj kun la papo Siksto la 4-a, kaj dum epoko de la Katolikaj Gereĝoj oni diris ke li estis "la tria reĝo de Hispanio". Li prosperis inter enlandaj militoj kaj ŝanĝoj danke al liaj grandaj meritoj kiel konsilisto de Kastilio, diplomata agento kaj militista episkopo; kaj pro lia kapablo adaptiĝi, resti kun la venkanto kaj praktiki la nepotismon.
  • Kulture Mendoza estis senescepta mecenato kaj unu el la respondeculoj de tri gravaj fundamentaj ŝanĝoj en la moderna pensmaniero: la Hispana Renesanco, la malkovro de Ameriko kaj la Forpelo de la judoj el Hispanio.
Pedro González de Mendoza
hispana nobelo kaj ekleziulo
El Cardenal Mendoza, por Juan Rodríguez de Segovia.jpg
Escudo de Pedro González de Mendoza.svg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1428 (1428-05-03)
en Gvadalaharo, Reĝlando Kastilio, Royal Banner of the Crown of Castille (Habsbourg Style).svg Reĝlando de Kastilio
Morto 11-an de januaro 1495 (1495-01-11) (66-jara)
en Gvadalaharo, Reĝlando Kastilio, Royal Banner of the Crown of Castille (Habsbourg Style).svg Reĝlando de Kastilio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio [#]
Alma mater Universitato de Salamanko [#]
Familio
Dinastio Familio Mendoza [#]
Patro Iñigo López de Mendoza [#]
Patrino Catarina Suárez de Figueroa [#]
Gefratoj Mencía de Mendoza y Figueroa [#]
Infanoj Rodrigo Díaz de Vivar y Mendoza, 1st Marquis of Cenete • Diego Hurtado de Mendoza, 1st Count of Melito • Juan Hurtado de Mendoza y Tovar • Rodrigo Hurtado de Mendoza, Marqués de Zenette [#]
Profesio
Okupo romkatolika sacerdoto • politikisto [#]
Episkopo de Sigvenco
Ĉefepiskopo de Sevilo
Episkopo de Osma
Ĉefepiskopo de Toledo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr