Jurij Fedkoviĉ

Fedkoviĉ Jurij Osip ukraine Юрій Федькович (1834-1888) - fama verkisto, romantika poeto, antaŭulo de ukraina nacia renaskiĝo en Bukovino. Laboris en Moldavio, servis en armeo. Poste estis lerneja inspektoro, teatra redaktoro en Lvivo, redaktis ukrainan gazeton en Ĉernivco, kie li mortis.

Jurij Fedkoviĉ
Jurij Fedkowytsch.JPG
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1834 (1834-08-08)
en Putyla
Morto 11-an de januaro 1888 (1888-01-11) (53-jara)
en Ĉernivco, Flag of Hungary (1896-1915; angels; 3-2 aspect ratio).svg Aŭstrio-Hungario
Tombo Ĉernivco [#]
Etno Ukrainoj [#]
Lingvoj ukraina lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario [#]
Profesio
Alia nomo Jurij Kossovan • Huculnevir [#]
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Osip Jurij Fedkoviĉ

Ekverkis germane, sed poste, pro la influo de Taras Ŝevĉenkoa verkado, transiris al la ukraina, aŭtoris poemojn, novelojn, dramojn. Ofte oni nomis lin kiel "bukovina najtingalo". Tradukis de la angla, germana, rusa. Por Ukraina antologio estis esperantigita lia rakonto "Safat Ziniĉ".

Lian nomon honore portas Ĉernivca Universitato. En 2004 okaze de lia 170-jariĝo Nacia Banko de Ukrainio emisiis moneron kun lia portreto (vidu la foton).