La Tajpinga ribelo ('Ribelo de la Pacega Paradizregno') estis unu el la pli sangumaj en historio inter 1850-1864; ĝi estis konflikto inter la Imperia Ĉinio kaj la anoj de sin-nomanta Hakkaana kundiulo nomata Hong Xiuquan, kiu ankaŭ estis kristana konvertiĝinto. La ĉefkomandanto de la armeo estis Yang Xiuqing.

La plejmulto de ĝustaj fontoj taksas la mortokvanton esti ĉirkaŭ 20 milionoj da civiluloj kaj militanoj, kvankam aliaj pretendas, ke la kvanto estas ege pli alta (eble ĝis 40 aŭ 50 milionoj). Ĉiukaze, malgraŭ ke la okazaĵo estis nomata "ribelo", ĝi estis la plej mortiga milita evento en la homa historio, dum kiu 1,5% -7% de la monda loĝantaro estis mortigita kiel rezulto. Jardekojn poste, Mao Zedong vidis la tajpingan ideologion kiel ĉefa fonto de inspiro por la ĉina enlanda milito, kiu kaŭzis la starigon de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.

La nomo de la ribelo devenas de la nomo de la revolucianoj: La Pacega Paradizregno, aŭ ĉine Tàipíng Tiānguó (太平天國, Wade-Giles T'ai-p'ing t'ien-kuo) kiu daŭris nur tiom longe kiom la ribelo.

Por plua legado redakti

  • Jonathan D. Spence, God's Chinese son : the Taiping Heavenly Kingdom of Hong Xiuquan, New York : W.W. Norton, c1996.