Arthur SCARGILL (naskiĝis la 11-a de januaro 1938 apud Barnsley) estis la prezidento de la Nacia Sindikato de Ministoj (NUM) inter 1981 ĝis 2000 kaj nuntempe estas la ĉefo de la Socialisma Laborista Partio, kiun li fondis en Britio en 1996.

Arthur Scargill
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1938 (1938-01-11) (86-jaraĝa)
en Worsbrough
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia patro estis karbministo kaj komunisto. Ankaŭ Arthur Scargill fariĝis ministo ĉe la minejo Woolley ekde 1953. Baldaŭ li fariĝis aktiva en la Ligo de Junkomunistoj inter 1955 kaj 1962. Li fariĝis ano de la Brita Laborista Partio inter 1962 kaj 1996.

Inter 1973 kaj 1981 li estis la gvidanto de la karbministoj en Yorkshire kaj fariĝis la ĉefo de la NUM en 1981. Li fariĝis tre bonkonata kiel arda oratoro. Li forte kontraŭstaris la industrian politikon de la registaro de Margaret Thatcher kaj fariĝis tre bonkonata nacie dum gravega nacia striko de karbministoj en 1984 kaj 1985. La longa striko fine malsukcesis, disigis la ministojn kaj la karbindustrio preskaŭ malaperis.

Li akre kritikis la Britan Laboristan Partion ĉar li opiniis ke ĝi dekstremiĝis do li fondis la Socialisman Laboristan Partion. Ĝis nun tiu nova partio vere ne sukcesis en balotado.