Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
ĉina rozo
Rosa chinensis var. semperflorens
Rosa chinensis var. semperflorens
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo ’’ Rosa
Specio: Rosa chinensis
Rosa chinensis
JACQ.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Rosa chinensisĉina rozo [1] estas plantgenro el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano.[2]

PriskriboRedakti

Habito kaj folioRedakti

Rosa chinensis kreskas kiel staranta arbusto kaj atingas kreskoalton de 1 ĝis 2 metrojn. La fortaj, rondaj branĉoj havas preskaŭ kalvan, purpur-brunan ŝelon kaj povas ekzisti multajn kurbajn pikaĵojn.[2]

La alternesidantaj folioj havas tigon kaj foliplaton kaj estas entute 5 ĝis 11 cm longaj. La folitigo kaj la folirakio havas nur malmultajn pikaĵojn kaj estas glande kaj lanuge haraj. La nepara foliplato havas ofte tri ĝikvin, malofte sep plumajfolioj. La folietoj estas 2,5 ĝis 6 sm longaj kaj 1 ĝis 3 cm larĝaj, larĝe ovoformaj aŭ ovoforme oblongaj kaj havas rondigitan aŭ pintan bazon kaj pintan apekson. La supra folisurfaco estas brile malhelverda. Ambaŭ surfacoj estas preskaŭ kalvaj. La stipuloj estas plejparte kunkreskinta al la tigo..[2]

Floro kaj fruktoRedakti

La planto floras en Ĉinio de aprilo ĝis septembro. Malofte la floroj staras unuope, ofte kvaroe aŭ kvinope. La 2,5 ĝis 6 cm longa petiolo estas preskaŭ kalva aŭ glande-lanuge hara.[2]

La floroj povas malforte odori. La duseksaj floroj estas radiosimetriaj kaj havas diametron de 4 ĝis 5 cm. Ili estas kvinnombraj kun duobla involukro. Ekzistas kulturformoj kun simplaj ĝis pli aŭ malpli plenaj floroj, kiuj estas sovaĝiĝita en Ĉinio kaj aliaj regionoj kun moderaj klimatoj. La kalva hipantio (hypanthium) estas ov-globforma aŭ pirforma. La frue defalantaj sepaloj estas ovformaj aŭ similas al ordinara folio. La kvin aŭ pli petaloj estas blankaj roseaj, ruĝaj aŭ purpuraj, renverse ovoformaj kun kojnforma bazo kaj rondigita apekso. Ekzistas multajn stamenoj. La libera hara pistilo estas pli granda ol la petaloj.[2]

En Ĉinio la rozfruktoj maturiĝas de junio ĝis novembro kaj estas ruĝaj. La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj 1 ĝis 2 cm grandaj.[2]

KromosomojRedakti

La kromosomo-nombro estas x = 7. Troviĝis ploidioj kun 2n = 21, 28 kaj 2n = 14..[3][2]

Sistematiko kaj disvastigoRedakti

La unua priskribo de Rosa chinensis okazis 1768 fare de Nikolaus Joseph von Jacquin en Observationum Botanicarum, 3, p. 7, tabulo 55. Sinonimo por Rosa chinensis JACQ. : Rosa indica L., Rosa montezumae BERTOL.[4][1]

Rosa chinensis devenas el la mezĉinaj provincoj Gŭiĝoŭo, Hubejo kaj Siĉuano. La kulturformoj estas disvastigitaj en multaj partoj de Ĉinio.[2]

Ekzistas tri varioj:[2]

  • Rosa chinensis JACQ. var. chinensis (sin.: Rosa nankinensis LOUR., Rosa sinica L.): Ĝi nur estas konata kiel kultivata planto kaj havas ruĝajn, roseajn ĝis blankajn duonplenajn ĝis plenajn florojn. Ekzistas multaj kultivaroj.[2]
  • Rosa chinensis var. semperflorens (CURTIS) KOEHNE}} (sin.: Rosa semperflorens CURTIS): Ĝi nur estas konata kiel kultivata planto. Ĝiaj pli aŭ malpli plenaj floroj estas ruĝaj ĝi malhelpurpuraj.[2]
  • Rosa chinensis var. spontanea (REHDER & E.H.WILSON) T.T.YU & T.C.KU (sin.: Rosa chinensis f. spontanea REHDER & E.H.WILSON}}): Ĝi troviĝas en la tuta disvastigejo kaj havas plej ofte ruĝajn, simplajn florojn.[2]

UtiligadoRedakti

Ornamplantaj bredformojRedakti

En Ĉinio la diversaj formoj de Rosa chinensis estis kultivataj en ĝardenoj jam delonge, tial ne facilas distingi inter sovaĝaj kaj kultivataj formoj. Jam Konfuceo raportis pri la kultivado de la ĉina rozo en la imperiestraj ĝardenoj de Pekino 500 a. K. Multaj rozaj kultivaroj estis breditaj helpe de Rosa chinensis. Rosa chinensis estas la sovaĝa formo de hibridoj de la ĉina rozoj]].

Utiligado kiel kurac- kaj nutraĵplantoRedakti

Krom kiel ornamplanto la rozo estas uzata multflanke. La junaj plantpartoj (florbrĝonoj kaj floroj) estas manĝataj kiel kuireja herbo kaj kiel supa inkredienco. De la rozfruktoj manĝeblas maldika karneca tavolo krude aŭ kuirite. La semoj enhavas multe da vitamino E. Ili etas muelitaj kaj la faruno estas aldonita al aliaj nutraĵoj. La medicina efiko estas esplorata.[5]

FontojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Ĉina rozo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 Gu Cuizhi & Kenneth R. Robertson: Rosa: Rosa chinensis, S. 368 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi & Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China, Volume 9 – Pittosporaceae through Connaraceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 2003. ISBN 1-930723-14-8
  3. Ĉina rozo ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  4. Ĉina rozo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  5. Ŝablono:PFAF

LiteraturoRedakti

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, S. 58, Ulmer: Stuttgart 1996, ISBN 3-8001-6601-1
  • Ute Bauer: Alte Rosen: Geschichte, Verwendung, Gestaltung, Pflegepraxis, S. 14, BLV: München 2004, ISBN 3-405-16713-2

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti