ZHANG Qicheng (ĉine 张企程, pinjine: Zhāng Qǐchéng) naskiĝis en 1913, estis honora membro de UEA ekde 1986, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, forpasis la 22-an de decembro 2004. Li eklernis Esperanton en 1928 kaj baldaŭ fariĝis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la ĉina Esperanto-movado.

Zhang Qicheng
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1912 (1912-11-30)
Morto 22-an de decembro 2004 (2004-12-22) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon kaj redaktis la gazetojn Ĉinio Hurlas kaj La Mondo. Post la ekesto de Ĉina Popola Respubliko li kunfondis Ĉinan Esperanto-Ligon kaj ian revuon El Popola Ĉinio. Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de ĈEL. En tiu funkcio li pretigis la aliĝon de ĈEL al UEA en 1980 kaj reprezentis ĝin kiel komitatano A ĝis 1989. En 2001 aperis lia esearo Ĉina lingvo - la riĉa kaj bela lingvo.