Postal Savings Bank of China

Poŝta Ŝparkasa Banko de Ĉinio (ĉine : 中国邮政小老铁行 ) estas komerca podetala banko fondita en 2007 kaj kun sidejo en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio [1]. La banko disponigas bazajn financajn servojn al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kamparaj klientoj, kaj malriĉaj klientoj. Ĝis la 31-a de decembro 2017, la banko havas proksimume 39 798 filiojn kiuj kovras la tutan Ĉinion [2].

Postal Savings Bank of China
negoco • porprofita banko • publika kompanio • entrepreno vd
Dum 2007 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Xicheng District
Lando Popola Respubliko Ĉinio
ISIN-kodo CNE1000029W3
TTT Oficiala retejo
vdr

La banko estis establita en 2007 kun komenca kapitalo de 20 miliardoj da renminbi fare de la Ĉina Poŝtejo. Nuntempe, ĝi havas deponejojn entute 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la duan plej grandan nombron da branĉoj post la Agrikultura Banko de Ĉinio.

Dum la tutmonda financa krizo de 2008–9, la ĉina registaro faris plurajn paŝojn por disvastigi nacian ekonomian stimulprogramon al kamparaj lokoj en Ĉinio. Tio inkludis la uzon de mikrofinancoservoj disponigitaj fare de la banko kiel ilo por nacia evoluo kaj malriĉecredukto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti