Badalingo

Badalingo (simpligita ĉina skribo 八达岭; tradicia ĉina skribo 八達嶺; pinjino Bādálǐng) estas la unua malfermita al turistoj kaj plej vizitata parto de la Granda Ĉina Muro (Ĉinio). Ĝi troviĝas 80 km norde de Pekino[1].

Badalingo
GreatWall Badaling.jpg

LandoĈinio

SituoPekino
- koordinatoj40° 21′ 15″ N, 116° 0′ 25″ O (mapo)40.354166666667116.00694444444Koordinatoj: 40° 21′ 15″ N, 116° 0′ 25″ O (mapo)
Areo5,74 km² (573,59 ha) [+]

Badalingo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Badaling [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Granda Ĉina Muro ĉe Badalingo

HistorioRedakti

Ĝi estis konstruita en 15041505, dum regado de la dinastio Ming por protekti montopasejon Juyongguan kaj gardi sudan aliron al Pekino. La muro pasas ĉi tie sur alteco ĉirkaŭ 1000 metrojn super marnivelo. En 1957 ĝi estis malfermita al turistoj. En 1972 laŭ ĝiaj padoj promenis la usona prezidanto Richard Nixon dum sia mejloŝtona vizito. Lin sekvis Margaret Thatcher, Ronald Reagan, Miĥail Gorbaĉov kaj pluraj aliaj ŝtatestroj[1].

KarakterizojRedakti

Averaĝa alteco de la muro ĉe Badalingo estas 7,8 metrojn kaj larĝeco 6 metrojn, kio ebligas samtempan rajdadon de kvin ĉevaloj aŭ marŝadon de dek soldatoj. La parto estas longa je 12 km kaj havas 43 turojn. Nur 3,74 km kaj 19 turoj estas restaŭritaj kaj viziteblaj[1].

VidindaĵojRedakti

Inter vidindaĵoj rimarkindas la monumento al skigardsitoj de la dinastio Ming, starigita laŭvoje al la muro[1].

ServojRedakti

Inter aliaj servoj haveblas bazareto ĉe bushaltejo, kie eblas aĉeti suvenirojn kaj aĉeti aŭ lui varmajn vestojn. Malantaŭ la muro troviĝas kelkaj kafejoj kaj fotejo, kie eblas fari tujan foton kaj presi memorpaperon, konfirmantan viziton al la loko[1].

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stanislavo Belov (2018-10-06) La Granda Ĉina Muro: impresa lacigejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-10-06. Alirita 2018-10-06.