Katmanduo

ĉefurbo de Nepalo
(Alidirektita el Katmando)

KatmanduoKatmando (nepale काठमाडौं, kāṭhamādauṃ) estas ĉefurbo de Nepalo kun pli ol 500.000 homoj. Ĝi estis dekomence fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon: kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj verkistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.

Panoramo vido de la urba valo je 2019
Panoramo vido de la urba valo je 2019
Katmanduo
nepale काठमाडौं
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Oficiala nomo: काठमाडौं
Ŝtato Nepalo Nepalo
Zono Zono Bagmati
Distrikto Distrikto Katmanduo
Montaro Himalajo
Temploj Paŝupatinath, Swayambhunath Simia templo
Rivero Bagmati
Situo Katmanduo
 - alteco 1 400 m s. m.
 - koordinatoj 27° 42′ 00″ N 85° 20′ 00″ O / 27.70000 °N, 85.33333 °O / 27.70000; 85.33333 (mapo)
Areo 50,67 km² (5 067 ha)
Loĝantaro 989 273 (2010)
Denseco 19 523,84 loĝ./km²
Fondita 723
Horzono UTC (UTC+5,45)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Valo Katmanduo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 121
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj iii, iv, vi
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Nepalo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Kathmandu
Retpaĝo: www.kathmandu.gov.np
Map

La valo de Katmanduo redakti

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la Katmandua Valo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. La distrikto Katmando, Lalitpuro kaj Bhaktapuro en tuta fariĝas la Valo de Katmando.

Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. De ĉirkaŭ 2,000 jaroj, la Nevaroj kresis propran civilizacion en la valo. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn. Ĝis kiam la reĝo Prithvi Nārājaṇ Shāha akiris ĝin en la jaro 1768, nur la Nevaroj loĝis tie kaj ilia lingvo estis la lingvo de la ŝtato. Poste malrapide venis migrantoj de aliaj etnoj kaj rasoj.

Nun la Nevaroj, indiĝenoj estas nur 33 elcentoj de la loĝantaro kaj aliaj homoj apartenas al aliaj malgrandaj etnoj. La registaro eĉ malpermesis uzadon de Nevara lingvo en registaraj oficejoj. Post kiam la registaro deklaris ke Nepalo estu Federacia Respubliko, la Nevaroj deziras ĝin nomi kiel Nevara Respublika Ŝtato.

La 25-an de aprilo 2015 okazis forta tertremo en la valo, pli precize en la distrikto Gorkha. Mortis ĉirkaŭ 8000 homoj kaj multaj kulturaj heredaĵoj estis detruitaj.

Katmanduo kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Katmanduon:

La Katmanduan Valon superflugadas ebene
la vojaĝantoj: Noa miras pri l'Reĝa Sidejo
kun luksaj pavilonoj kaj pri l'Stupao de Ŝimbu.
Nun li rimarkas ombrojn en silvo, strange misterajn,
sed antaŭ ekdemando jam la pentristo respondas,
ĉar nur pensatajn vortojn li ĝuste povas ekkapti:
-Jen inter frondoj staras la Badgaona Reĝurbo
de l'Kvindek kvin Fenestroj kaj la Stupao Budaa,
el kies supro sondas la ĉiovida rigardo.[1]

Famuloj redakti

Bildaro redakti

Panoramo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Eksteraj ligiloj redakti