Masakro de la nepala reĝfamilio

amasmurdo en 1 jun. 2001, ĉe Katmanduo, Nepalo, far Kronprinco Dipendra, de plejparto de la Nepala reĝa familio, inkluzive de reĝo Birendra kaj Dipendra mem

La nepala reĝa masakro okazis vendrede, la 1-an de junio 2001, en la Narayanhity Reĝa Palaco, tiam la loĝejo de la nepala monarkio. Inter la buĉitoj troviĝis la reĝo Birendra kaj reĝino Aiswarya, tiamaj monarkoj. La mortigon kaŭzis ilia filo, Princo Dipendra, kiu memmortigis sin tuj poste. Kiel konsekvenco, nova reĝo fariĝis Ĝanendra, frato de la antaŭa reĝo. Diversaj fontoj kontestis siatempe la oficialan rakonton, kaj pluraj konspiraj teorioj naskiĝis pro ĝi.

Superrigardo de eventoj redakti

Laŭ raportoj, ĉio okazis dum festo en la reĝa palaco de Nepalo. Princo Dipendra estis trinkinta multe kaj miskondutis al gasto, kio rezultis en lia elpelo el la festo, fare de lia patro, reĝo Birendra. La ebria Dipendra estis forprenita al lia ĉambro, akompanate de sia frato Princo Nirajan kaj kuzo Princo Paras.[1]

Unu horon poste, Dipendra revenis al la festo, armita per HKMP5 kaj M16 kaj pafadis ununuran pafon en la plafonon antaŭ ol direkti la pafilon sur sian patron, Reĝo Birendra. Sekundojn poste, Dipendra pafis al unu el siaj onklinoj. Dum la atako, Dipendra eliris kaj reeniris al la ĉambro konstante pafadante. Lia patrino, Reĝino Aishwarya kaj lia frato Nirajan alfrontis lin en la ĝardeno de la palaco, kie ili estis ambaŭ morte pafitaj. Dipendra tiam sin direktis al malgranda ponto super rivereta kurento tra la palaco, kie li pafis sin mem.[1]

Viktimoj de la masakro redakti

Mortigitoj redakti

  • Reĝo Birendra, patro
  • Reĝino Aishwarya, patrino
  • Princo Dipendra, la kaŭzanto de la masakro
  • Princo Nirajan, frato
  • Princino Shruti, fratino
  • (Princo) Dhirendra, frato de Birendra, kiu estis rezigninta sian titolon
  • Princino Jayanti, kuzo de Birendra
  • Princino Shanti, fratino de Birendra
  • Princino Sharada, fratino de Birendra
  • Kumar Khadga, edzo de Princino Sharada

Vunditoj redakti

  • Princino Shova, fratino de Birendra
  • Kumar Gorakh, edza Reĝino de Shruti
  • Princino Komal, la edzino de Ĝanendra
  • (Princino) Ketaki Chester, kuzo de Birendra kiu rezignis sian titolon
  • Princo Paras, Kronprinco, filo de Ĝanendra

Sekvo redakti

Dipendra estis proklamita reĝo dum li kuŝis ankoraŭ en komato, sed li mortis la 4-an de junio 2001, post tri-taga reĝado.[2] Ĝanendra estis nomumita regento por la tri tagoj, kaj poste supreniris la tronon mem post kiam Dipendra mortis.

Dum Dipendra vivis, Ĝanendra asertis ke la mortoj estis la rezulto de "akcidenta pafado de aŭtomata armilo". Tamen, li poste diris ke li faris ĉi tiun aserton pro "laŭleĝaj kaj konstituciaj kaŭzoj", pro tio ke sub la konstitucio kaj tradicio, Dipendra ne povus esti akuzita je murdo kaze ke li estus supervivinta.[3] Poste, plena enketo okazis kaj Kronprinco Dipendra estis trovita priresponda por la mortigo.

La ĝenerale cirkulita onidiro estas ke Princo Dipendra estis kolera super geedziĝa disputo.[4] La elekto de Dipendra kiel estonta edzino estis Devyani Rana, filino de Pashupati SJB Rana, membro de la Rana klano, kontraŭ kiu la Ŝaha dinastio havis historian malamikecon. La Rana klano servis kiel la heredaj ĉefministroj de Nepalo ĝis 1951, kun la titolo Maharaĝo kaj la du klanoj havas longan historion de inter-geedziĝoj.

Duhoma komitato konsistanta el Keshav Prasad Upadhaya, la tiama Ĉef-Juĝisto de Supera Kortumo kaj Taranath Ranabhat, la tiama Prezidanto de la Domo de Reprezentantoj, efektivigis la semajnon longa enketo en la masakro.[5] La enketo konkludis, post la intervjuo al pli ol cent homoj inkluzivante vidatestintojn kaj palacajn oficialulojn, gardistojn kaj personaron, ke Dipendra efektivigis la masakron.[6] Grandaj nombroj de kritikantoj, kaj en Nepalo kaj eksterlande, kritikis la oficialan raporton ĉar multaj faktoj raportitaj de la tiama enketa teamo ŝajnis esti en kontraŭdiro en multaj formoj.

En la pli longa perspektivo la masakro subfosis la respektegon de la nepala socio kiun la reĝa familio antaŭe ĝuis kaj inspiris ege pli grandan ekzamenadon kaj kritikon de iliaj agadoj ol antaŭe estis tolerita. La reĝado de Ĝanedra sekve estis afero de polemiko, kaj lia aŭtokrateca stilo kaj interrompo de parlamento rezultis en la demokratia movado en Nepalo en 2006.

Konspiraj teorioj redakti

Malgraŭ la fakto ke du supervivintoj publike konfirmis ke Dipendra estis faranta la pafadon, multaj nepalanoj ankoraŭ konsideras ĝin mistero.

Multaj homoj en Nepalo suspektis ke Ĝanendra estis priresponda por la reĝa palaca masakro kaj ke li kulpigis Dipendra-n por ke li povus okupi la tronon mem. Kelkaj akuzas ke li faris tion interkonsente kun la barataj aŭtoritatoj aŭ kun la CIA. Ĝanendra estis tiel nepopulara en la lando kiel sia filo Paras. Li estis tria en linio al la trono antaŭ la masakro. Li estis ekstere de urbo (en Pokhara) dum la masakro kaj estis la plej proksima supervivanta parenco de la reĝo. La edzino kaj filo de Ĝanendra estis en la ĉambro ĉe la reĝa palaco dum la masakro. Dum lia filo supervivis kun iometaj vundoj, lia edzino estis pli grave vundita dum la okazaĵo.[7].

La prezidanto de Nepala maŭista Partio en publika renkontiĝo deklaris ke la masakro estis planita de Barato.

Vidu ankaŭ redakti

Notas redakti

Eksteraj ligiloj redakti