La Gurungoj, nomitaj ankaŭ Tamu, estas etna grupo el diversaj partoj de Nepalo.[1]

Ili estas Budhistoj kun granda minoritato de Hinduoj.

La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ lingva kaj etna ecoj ili parencas al magar, thakali kaj kirati gentoj. La gurungoj estas ankaŭ fama pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj danca kaj muzika tradicioj. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj penegaj vivoj. La plimulto de ili vivas en la alta Lamĝung- kaj Kaski-distriktoj laŭ la flanko de la rivero Marsangdi. La vivo de tiuj montaraj homoj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas peniga. La montareto tie estas kovrita de arbaro de rododendroj, la belegaj naciaj floroj de Nepalo. Tie oni ĝuas vidon de nigraj simioj, cervoj kaj diversaj specoj de birdoj montaraj.[2]

Referencoj redakti

  1. "Ethnohistory of Gurung People" (PDF). Alirita la 5an de Junio 2013.
  2. Broŝuro "LA 12-A INTERNACIA HIMALAJA RENKONTIĜO, 26-a de februaro - 8-a de marto, 2017.

Literaturo redakti

  • P. T. Sherpa Kerung, Susan Höivik (2002). Nepal, the Living Heritage: Environment and Culture. University of Michigan: Kathmandu Environmental Education Project.
  • William Brook Northey (1998). The Land of the Gurkhas, Or, The Himalayan Kingdom of Nepal. Asian Educational Services. ISBN 81-206-1329-5.
  • Murārīprasāda Regmī (1990). The Gurungs, Thunder of Himal: A Cross Cultural Study of a Nepalese Ethnic Group. University of Michigan: Nirala Publications.