Sika popolo

Ne konfuzu kun sikanoj kaj kun sikismo/siĥismo

La sika popolosikoj (ankaŭ SikkaSara Sikka) estas parto de la indoneziaj indiĝenoj el la insulo Flores, inter la riveroj Bloh kaj Napung . En la urbo de Maumere, la centro de la regiono, sikoj okupas apartan blokon[1].

La ĉefa religio de la sikoj estas la romkatolika religio[2].

Sika lingvoRedakti

La sika lingvo, kiu apartenas al la Timor-Ambon lingvaro, estas parolata de la sika popolo. La sika lingvo havas almenaŭ tri agnoskitajn dialektojn, nome la dialektojn Sikka Natar , Sara Krowe kaj Ata Tana 'AiSara Tana'Ai[3].

ReferencojRedakti

  1. (en) LeBar, Frank M.; Appell, George N. (1972). Ethnic Groups of Insular Southeast Asia: Indonesia, Andaman Islands, and Madagascar. Human Relations Area Files Press. p. 89. ISBN 08-753-6403-9.
  2. (en) "Sikka of Indonesia". PeopleGroup.org.
  3. (en) Tryon, Darrell T. (1995). Comparative Austronesian Dictionary: An Introduction to Austronesian Studies. Walter de Gruyter. ISBN 3-1108-8401-1.