Metempsikozo

transmigro de la animo en helena filozofio

En kelkaj helenaj filozofioj, metempsikozo[1] (antikve-greke μετεμψῡ́χωσῐς, metempsū́ĥōsis, latine metempsȳchōsis) estas filozofia koncepto de transmigro de la animo. Ĝi estas formo de la ĝenerala doktrino de reenkarniĝo trovebla en diversaj religioj kaj filozofioj.

Historio redakti

Metempsikozo en helena civilizo antaŭ Platono redakti

En la helena civilizo, orfeismo, unu el la plej popularaj religioj en antikva Grekio, aperinta dum la 6-a jarcento a.K., kredis je ia formo de metempsikozo. Laŭ orfeismo, la senmorta animo kaj la mortema korpo estas unuiĝinta en la homo. La animo deziras liberon for de la korpo, sed la korpo katenas la animon. Postmorte, la animo estas libera dum mallonga periodo, sed devas reunuiĝi kun alia, eble besta, korpo.

Inter la filozofoj, la unua filozofo kredinta je metempsikozo estas Ferecido de Siros. La unua fama kredanto je metempsikozo estas Pitagoro, kiu estis disĉiplo de Ferecido. Pitagoro fondis religian filozifion Pitagorismo, kiu estis influita de orfeismo.

La Platona doktrino de metempsikozo redakti

La grava filozofo Platono kredis je metempsikozo. En la lasta ĉapitro de La Respubliko, Platono priskribas la eskatologian kaj kosmologian miton de Er. En tiu mito, Er mortas sed mirakle reviviĝas post 12 tagoj; li rakontas pri la postmorta mondo. Laŭ Platono citante Er, post morto, animoj elektas novajn vivojn, kelkfoje homan, kelkfoje bestan. La animo de Orfeo reenkarniĝis en la korpon de cigno; tiu de la fama kantisto Tamiro (antikve-greke Θάμυρις, Thamuris), en najtingalon. Animoj de kantobirdoj enkarniĝis en homajn korpojn. Post elekto, la animoj trinkas la Letean akvon, kiu forgesigas ilin pri la pasinta vivo, kaj estas disĵetita kiel meteoroj al siaj novaj naskiĝoj. Tiel, laŭ Platono, la kvanto de animoj restas sama, kaj naskiĝo ne kaŭzas la kreon de novaj animoj, nek morto la detruon de animoj.

Metempsikozo en klasika helena-romia literaturo redakti

Poste, Menandro mencias la koncepton; Luciano verkis satiron de la doktrino. Latinaj poetoj, kiel Lukrecio, Horaco, kaj Vergilio, ankaŭ mencias la koncepton.

Novplatonismo ankoraŭ kredas je metempsikozo, ekzemple en la verkoj de Plotino.

Metempsikozo en renesanco kaj moderna epoko redakti

Post la kristaniĝo de Eŭropo, metempsikozo kiel doktrino iĝis herezo. La herezaj kataroj kredis je metempsikozo en Francio en la 12-a jarcento. Simile, rozkrucismo de la 17-a jarcento kredis je ia mistika formo de metempsikozo.

Malgraŭ la herezeco, metempsikozo menciiĝis en Eŭropa literaturo ekde la renesanco. La angla poeto John Donne verkis longan poemon titolitan Metempsikozo (angle Metempsychosis) en 1601. Edgar Allan Poe mencias metempsikozon en pluraj noveloj (Metzengerstein, 1832; Morella, 1835; The Oval Portrait, 1842).

En la moderna epoko, ĉapitro 98 de la romano Moby-Dick de Herman Melville mencias la koncepton; en Anna Karenina far Tolstojo, la rolulino Darja Aleksandrovna Oblonskij diras ke ŝi kredas je metempsikozo.

Metempsikozo ripete aperas en la romano Uliso far James Joyce. La ĉefrolulo Leopold Bloom pensas pri la koncepto, kaj rememoras ke lia edzino Molly Bloom misprononcis la anglalingvan vorton “metempsychosis” kiel “met him pike hoses” (sensencaĵo kun simila sono, laŭvorte tradukebla kiel “renkontis lin pikstango hosoj”).

Notoj redakti

Referencoj redakti

  • Long, Herbert Strainge. (1948) A Study of the doctrine of metempsychosis in Greece, from Pythagoras to Plato (angle). Princeton, Nov-Ĵerzejo, Usono: Princeton University.
  • Perrin, Jean-François (2009). “Soi-même comme multitude : le cas du récit à métempsycose au ⅩⅧe siècle”, Dix-huitième siècle (fr) 41 (1), p. 168–186. doi:10.3917/dhs.041.0168. 
  • Spinelli, Miguel (2013). “A tese pitagórico-platônica da metempsicose enquanto “teoria genética” da antiguidade”, Revista Educação e Filosofia (pt) 27 (54), p. 731–754. doi:10.14393/REVEDFIL.issn.0102-6801.v27n53a2013-p731a754.