Menandro

Menandro de Ateno (Greke: Menandros) (342-291 a.Kr.) estas la plej konata reprezentanto de la Nova Komedio en la Helena teatro. Li devenis el influa familio en Ateno, kaj mem estis influita de pluraj filozofoj, interalie de Epikuro.

Menandro
Портрет Менандра А 850.jpg
Persona informo
Μένανδρος
Naskiĝo 342 a. K.
en Kephisia
Morto 291 a. K.
en Freattyda
Mortis per drono [#]
Lingvoj antikva greka [#]
Ŝtataneco Antikva Ateno [#]
Alma mater Peripatetisma skolo [#]
Familio
Patro Diopeithes [#]
Patrino Hegesistrata [#]
Amkunulo Glycera [#]
Profesio
Okupo komediverkisto • poeto [#]
Verkado
Verkoj Dyskolos ❦
Aspis ❦
Encheiridion ❦
Epitrepontes ❦
Misoumenos ❦
Perikeiromene ❦
Samia ❦
Sikyonioi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Menandro verkis pli ol 100 komediojn. Male ol la kolegoj, li ne plu uzis mitologiajn temojn: li eĥas la personan vivon en liatempa Ateno - en ĉiuj ties aspektoj.

Dumvive li ne estis tiel sukcesa: nur ok premiojn li gajnis. Postmorte, tamen, li fariĝis fama. La ĉefa temo de liaj komedioj estas amo kaj kio sekvas el ĝi: delogado, postlasado de nedezirata bebo, intermiksiĝoj de identecoj ktp.

La Latinaj komedi-verkistoj Plaŭto kaj Terencio ofte uzis liajn verkojn por prilabori ilin. Tiel, tra ili, Menandro influis la tutan Eŭropan teatron.