La Partenono, en Ateno, nome templo al Atena, kaj aliaj restaĵoj de la Antikva Ateno.
La Akropolo imagita en pentraĵo de 1846 de Leo von Klenze

La historio de Ateno reprezentas la devenon de la historio de la eŭropaj urboj kaj de la aktuala Eŭropo. Ties loĝantaro loĝis kontinue tiun regionon dum pli ol 3000 jaroj. Ĝi estis la ĉefa urbo de la Antikva Grekio dum la 1-a jarmilo a.K. La pinto de ĝia longa kaj mirinda historio alvenis en la 5-a jarcento a.K., sub la arkontoregado de Periklo (nomita Perikla Jarcento), kiam ĝiaj valoroj kaj civilizo etendis trans la geografiaj limoj de la urbo kaj poste universaliĝis. La politika pensaro, la teatro, la artoj, la filozofio, la scienco, la arkitekturo kaj multaj aliaj fakoj de la homa pensaro alvenis al heroa hegemonio en tempa koincido; per intelekta pleneco unika en la historio de la homaro. Ĝi iĝis unu el la centroj kaj intelektaj kaj religiaj (kun Olimpio), ĉar tie troviĝis la Templo de Hefesto (nomata ankaŭ Hefestejo), la Partenono (templo dediĉita al Atena) kaj la Templo de Olimpa Zeŭso aŭ Olimpejo kiu estis la plej granda klasika templo de Grekio (aktuale en ruinoj).

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Étienne, Roland (2004). Athènes, espaces urbains et histoire. Des origines à la fin du IIIe siècle ap.J.-C. (en franca). Hachette. ISBN 978-2-01-145571-0.