Arkonto

helena ofico

Arkonto[1]Arĥonto (greke: άρχων, pluralo άρχοντες) estas greka vorto, kiu signifas „reganto, reganta (civitano), superulo“, kiu estas ofte uzata kiel titolo de specifa publika oficejo. Temas pri substancivigita participo estanteca, el radiko αρχ-, kiu estas derivita el la sama bazo arĥ (latina arci, ekz.: arĥiepiskopo) kiel hierarĥio, arĥianĝelomonarĥo.

Reprezentaĵo de supozita "bazilea arkonto", titolo simila al tiu de antikvaj monarkioj de grekoj. Orienta friso de la Partenono.

En antikva Grekio redakti

En frua periodo de Antikva Grekio estis gvidaj oficistoj de diversaj urboŝtatoj nomataj arĥontoj. La vorto estis uzata dum tuta greka pasinteco kaj en ĝenerala signifo por indiko de la personoj fronte de diversaj societoj kaj oficistoj de grekia administracio.

En Ateno evoluiĝis sistemo de tri archontoj, titolataj Arĥonto Eponimo, Arĥonto Polemarĥo kaj Arĥonto Basileo. Origine ili estis elektataj el aristokrataro en ĉiuj dek jaroj. Dum tiu ĉi periodo respondis Arĥonto Eponimo pri civila administrado de la urbo, Polemarĥo estis ĉefkomandanto de la armeo kaj Arĥonto Basileo respondis pri publikaj religiaj ceremonioj. Post la jaro 683 a.K. estis arĥontoj elektataj nur por unu jaro kaj tiu ĉi jaro estis nomata laŭ Arĥonto Eponimo. Post la jaro 487 a.K. estis la ofico akceptebla per lotado al ĉiu civitano de Ateno, sekve de kio signifo de arĥontoj malkreskis. Arĥonto Polemarĥo estis senigita pri komando armeon favore al strategoj - generaloj kaj plu plenumis nur negravajn religiajn taskojn. Arĥonto Eponimo estis plu titulara kapo de Atena ŝtato, sed kun limigitaj kompetentecoj. Al archontoj ĉe ilia deĵorado asistis helpantoj nomataj tesmostetoj. Post la jaro 457 a.K. estintaj arĥontoj aŭtomate fariĝis ĝismortaj membroj de Areopago, sed nek tiu ĉi kolegio havis tiutempe signifan politikan pozicion.

Interesaĵoj redakti

Sur okbita komputilo Atari estis en naŭdekaj jaroj de 20-a jarcento Strategia komputila ludo Arĥonto.

Arĥonto estas ankaŭ nomo de unuo en ludserio StarCraft. En la unua volumeno estas du specoj de arĥontoj - malhela kaj alta, ĉe kio oni povas atingi ĝin per unuigo de du malhelaj, respektive altaj templanoj. En la dua volumeno estas nur unu speco por ĉiuj kombinoj de templanoj. Ĝi estas forta, sed multekosta unuo kun plata atako kaj eblo ataki kaj terajn kaj aviajn taĉmentojn. En la ludo Might & Magic Heroes VI ankaŭ aperas arĥonto Belketh, kiu iam estis anĝelo, sed li sukcesis helpe de nigra magio leviĝi el senviveco. Li estas fondinto de nekromancio kaj zombia genro. Arĥontoj aperas ankaŭ en heksalogio Sekretoj de nemortebla Nikolas Flamel, kie enpersonigas elmortintajn malbonajn antaŭantojn de dioj.

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 3an de Decembro 2018.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Archón en la ĉeĥa Vikipedio.