Gedrozio

historia regiono en Pakistano

GedrozioGedrosia (antikve-greke Γεδρωσία aŭ en baluĉa lingvo: گِد رۏچ) estas helenigita nomo de parto la marborda Baluĉio kiu iom korespondas al la nuntempa Makran. En libroj pri Aleksandro la Granda kaj pri liaj sukcedantoj, la areo referencita kiel Gedrozio etendiĝis el la Indus-rivero ĝis la nordorienta bordo de la Hormuza Markolo. Ĝi estas rekte sude de landoj kiel Baktrio, Araĥozio kaj Drangiano, oriente de la lando Karmanio kaj okcidente de la Indus-rivero kiu formis naturan limon inter tiu kaj Okcidenta Hindio. La indiĝena nomo de Gedrozio povus esti Gvadar ĉar estas du urboj kun tiu nomo kaj golfeto en centra Makran.

Mapo montranta Gedrozion en la sudo kiel rozkolora lando.

Gedrozio estas seka, montara lando laŭlonge de la nordokcidentaj bordoj de la Hinda Oceano. Ĝi estis okupita en la Bronzepoko fare de popolo kiu setliĝis en kelkaj oazoj en la regiono. Alia popolo setliĝis en la marbordo kaj estis konata en greka kiel Iĥtiofagoj (fiŝmanĝantoj).

Bibliografio redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gedrosia en la angla Vikipedio.