Kaligulo, latine: Gaius Caesar Germanicus, naskiĝis 31-an de aŭgusto 12, mortis 24-an de januaro 41, estis romia imperiestro el la Juli-Klaŭdia dinastio ekde 37 ĝis 41.

Kaligulo
Persona informo
Gaius Iulius Caesar Augustus Germanicus
Naskonomo Gaius Julius Caesar
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 12
en Antium, Romia Italio
Morto 24-an de januaro 41
en Palatino, Romo,  Romia Imperio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto vd
Religio Romia religio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj vd
Patro Germaniko vd
Patrino Vipsania Agrippina vd
Gefratoj Julia Livilla • Agripino la pli juna • Julia Drusilla • Drusus Caesar • Nero Caesar • Gaius Julius Caesar Germanicus Major • Tiberius Julius Caesar Germanicus • Ignotus Julius Caesar Germanicus vd
Edz(in)o Junia Claudilla • Livia Orestilla • Lollia Paulina • Milonia Caesonia vd
Infanoj Julia Drusilla vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Romia imperiestro
Dum 37 - 41
Antaŭulo Tiberio
Sekvanto Klaŭdio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ŝajne iĝis freneza, ekzemple li nomis sian ĉevalon konsulo, li diris "mi volus, ke la tuta romia popolo havu unu kapon, ke mi povus strangoli ĝin tute en unu fojo". Li finfine estis murdita.

Vivo redakti

 

Estante la filo de Nero Claudius Germanicus kaj Vipsania Agrippina li venis kiel eta knabo en Germanio ĉe la Rejnon. Tie moknomis lin la soldatoj, pro la malalteco korpa, caliga, do soldatboteto. La minacantan kruelecon de Lucius Aelius Seianus, prefekto de la pretora gvardio, li povis eviti per kontinua kaĵolado kaj flatado. Imperiestro Tiberio finfine proklamis lin posteulo imperiestra nerespektante la naturan sekvon heredan. Post la morto de Tiberio li ovaciitis fare de la Romianoj; la tronon asekurigis al Kaligulo ankaŭ la murdisto Macro.

Politiko redakti

Plurajn regulojn de la antaŭulo pezantajn sur la homoj Kaligulo malenkondukis kaj forigis. Sed jam post ok monatoj da reganteco senteblis lia grava mensa malsaniĝo kaj li ŝanĝiĝis komplete. Li pensis ke ĉio ajn estas permesita al si. Sekvis diboĉaĉoj, ŝantaĝoj kaj senfinaj kruelaĵoj. Plaĉis al li esti venerata kiel dio tretaĉi sur ĉion sanktan.

Liaj militiroj, planite kun granda pompo, restis nesukcesaj: en 39 kontraŭ la Ĥatoj; en 40 kontraŭ Britannia. Dume li estis en Liono en vintro 39/40 kaj etan tempon eĉ en Britio. Post diversaj nesukcesaj konspiroj (kies planintojn li kruelege punis) li murditis dum privata venĝo de la pretorgvardia tribunuso Kasio Ĥereo.

 
kaliga.

Literatura akcepto redakti

Beletre, lian personon la franca verkisto Albert Camus interpretis kiel viro ne freneza sed afekciita de la absurdeco de homa kondiĉo (KALIGULO: "Estas unu vero tutsimpla, tutklara, iom plumpa, sed malfacila por gin trovi, kaj peza por ĝin porti." HELIKON: "Kaj kiu estas tiu vero, Kajus ?" KALIGULO (flankenforturnante la kapon, neŭtratone.) "Homoj mortas, kaj ne feliĉas..") kaj kiu volas igi la aliajn homojn vivi "en la vero" la vero de indiferenta arbitra, maljusta, kaprica, naturo, vero de absurda kaj kruela destino, kaj tial kondutas kaprice kaj kruele por "instrui" la homojn.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 702, kio legeblas tie ĉi interrete.