Malfermi la ĉefan menuon

Germaniko (aŭ en latina Germanicus kaj pli komplete Germanicus Julius Caesar, ankaŭ Nero Claudius Germanicus; 24a de Majo 15 a.K. – 10a de Oktobro 19 p.K.) estis membro de la Juli-Klaŭdia dinastio kaj elstara generalo de la Romia Imperio, kiu estis konata pro sia kampanjo en Ĝermanio. Li estis filo de Nero Claudius Drusus kaj de Antonia Minor; tiele Germaniko naskiĝis en influa branĉo de la patricia gens Claudia. La kromnomo Germanicus estis aldonita al lia kompleta nomo en la jaro 9 a.K. kiam ĝi estis postmorte havigita al lia patro honore al liaj venkoj en Ĝermanio. En la jaro 4 p.K., li estis adoptita de sia patroflanka onklo, Tiberio, kiu sukcedis al Aŭgusto Cezaro kiel Romia imperiestro unu jardekon poste. Kiel rezulto, Germaniko iĝis oficiala membro de la gens Julia, alia elstara familio kiu estis rilata al la flanko de lia patrino. Lia konekto al la Julii estis poste plifirmigita pere de geedzeco inter li mem kaj Vipsania Agrippina, nepino de Aŭgusto. Li estis ankaŭ nevo de Tiberio, la patro de Kaligulo, kaj la patrinflanka avo de Nerono.

Germaniko
senatano en la Antikva Romo
MSR - Germanicus Inv. 30010.jpg
Persona informo
Naskiĝo -15
en Romo
Morto 19
en Antioĥio
Mortokialo malario [#]
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia Dinastio [#]
Patro Nero Claudius Drusus [#]
Patrino Antonia la Juna [#]
Gefratoj Livilla • Klaŭdio [#]
Edzino Vipsania Agrippina [#]
Idoj Kaligulo • Nero • Julia Drusilla • Julia Livilla • Drusus Caesar • Agripino la pli juna [#]
Profesio
Okupo poeto • politikistomilitisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Dum la regado de Aŭgusto, Germaniko ĝuis akcelitan politikan karieron kiel la heredanto de la imperiestro, enirante al posteno de kvestoro kvin jarojn antaŭ la laŭleĝa aĝo en la jaro 7 p.K. Li tenis tiun postenon ĝis la jaro 11 p.K., kaj estis elektita konsulo por la unua fojo en la jaro 12 p.K. La venontan jaron, li estis farita prokonsulo de Germania Inferior, Germania Superior, kaj la tutan Gaŭlion. El tie li komandis ok legiojn, ĉirkaŭ unu trionon el la tuta Romia armeo, kiujn li estris kontraŭ la Ĝermanajn tribojn en sia kampanjo el 14 al 16 p.K. Li venĝis la malvenkon de la Romia Imperio en la Batalo en la Teŭtoburga Arbaro kaj rekuperis du el la tri legiajn aglojn kiuj estis perditaj dum tiu batalo. En la jaro 17 p.K. li revenis al Romo kie li ricevis triumfon antaŭ foriri por reorganizi la provincojn de Asia Minor, al kiuj li aneksis la provincojn Cappadocia kaj Komagene en la jaro 18 p.K.

Estante en la orientaj provincoj, li venis en konflikto kun la guberniestro de Sirio, nome Gnaeus Calpurnius Piso. Dum tiu epoko, Germaniko malsaniĝis en Antioĥio, kie li mortis la 10an de Oktobro de la jaro 19 p.K. Lia morto estis atribuita al veneno laŭ antikvaj fontoj, sed tio neniam estis pruvita. Kiel fama generalo, li estis tre populara kaj konsiderita kiel la ideala Romano longe post sia morto.[1] Por la Romia popolo, Germaniko estis la Romia ekvivalento de Aleksandro la Granda pro la naturo de sia morto je juna aĝo, sia kuraĝa karaktero, sia fizika belo, kaj sia militista agnoskado.[2]

NotojRedakti

  1. Barrett, Anthony A. (1993), Caligula: The Corruption of Power, Routledge, ISBN 0-415-21485-8. p. 27.
  2. Barrett, Anthony A. (2015), Caligula: The Abuse of Power, Routledge, ISBN 978-0-415-65844-7. p. 20.