La pasakaljo (hisp pasar una calle „laŭiri straton“) origine estas hispana popoldanco. En la 16-a jarcento la danco alvenis en Francio kaj Italio, kie li estis prezentata kiel baleto. p La muzika formo de la pasakaljo estas kontrapunkta variacio. La temo estas plejofte kvar- aŭ kvintakta ostinata basmelodio, sur kio evoluas la variacioj. Male al la parenca formo de la ĉakono la pasakaljo plejparte aperas en minortonaloj. La verŝajne plej fama pasakaljo de la barokepoko estas la pasakaljo en c-minoro por orgeno (BWV 582) de Johann Sebastian Bach.

Ankaŭ la Crucifixus en la meso en b-minoro estas laŭforme pasakaljo sen finala fugo.

Ekde la epoko de la malfrua romantikismo komponistoj sub la influo de la orgenverkaro de Bach denove komponis orgenpasakaljojn (ofte kun finala fugo). Ankaŭ novklasikismaj komponistoj uzis ĉi tiun formon. Eminentaj ezemploj:

Elstaraj pasakaljo-komponaĵoj de la 20-a jarcento devenas ankaŭ de Dmitrij Ŝostakoviĉ, kiu verkis kelkajn malrapidajn movimentoj de grandaj verkoj (2-a pianosonato, 8-a simfonio, 2-a pianotrio, 1-a violonkonĉerto) laŭ tiu ĉi formo. Al la plej famaj orkestropasakaljoj ankaŭ apartenas la Pasakaljo d-Moll op. 1 de Anton Webern kaj la pasakaljo en la 4-a movimento de la 4-a simfonio de Johannes Brahms.

Interpretado redakti

Pri la interpretado de la pasakaljo informas historiaj fontoj. La francaj teoriistoj estas unuopinia. Rousseau difinas la tempon de la pasakaljo kiel „pli malrapida ol en kutimaj ĉakonoj“. Brossard kaj Rameau/d'Alembert konsentas, tamen kun la aldono „pli mola“. Precizajn indikojn liveras l'Affilard en siaj „Principoj“. Laŭ li la tempo de la ĉakono estas ♩ = 156 MM. Liaj indikoj pri la pasakaljo estas klare pli malrapidaj kaj estas ♩ = 106 MM.

La germanaj teoriistoj ne samopinias pri la tempo. Walther rimarkas pri la pasakaljo, „ke ĝi kutime pasas pli malrapida ol la ĉakono“. Quantz tamen postulas, ke la pasakaljon oni ludu „preskaŭ iomete pli rapide“ ol la ĉakonon, kies tempon li indikas kiel ♩ = 160. Türk en 1789 jene kunigas la kontraŭajn opiniojn: „La pasakaljo estas iomete malrapide, aŭ kiel aliaj volas, preskaŭ iomete rapide ludata ol la ĉakono“.

Eksteraj ligiloj redakti