Gottlieb Muffat
Gottlieb Muffat (* 1690 en Passau; † 1770 en Vieno) estis Aŭstra orgenisto kaj komponisto.
Gottlieb Muffat | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1690 en Passau |
Morto | 9-an de decembro 1770 (80-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | germana • franca |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Georg Muffat |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto |
Muffat estis filo de la komponisto Georg Muffat kaj lernanto de Johann Joseph Fux. En la jaro 1717 imperiestro Karlo la 6-a nomumis lin ĉambrorgeniston, kaj Muffat instruis ties infanojn muzike. En 1764 Muffat estis pensiita.
Muffat verkis ekskluzive komponaĵojn por orgeno kaj klaviceno, inter ili multnombrajn fugojn kaj tokatojn. Liaj komponaĵoj por la klaviceno aperis sub la titolo „Componimenti musicali“ (1739).
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Gottlieb Muffat en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)