Malfermi la ĉefan menuon

Kiel blokpozitivo oni nomas la pozitivon de mezepoka orgeno, kiu enhavas nur labiofajfilojn kaj ne estas subdividita en registrojn.

En romanikaj orgenoj kutime troviĝis nur malmultaj fajfilvicoj kun plejparte nur unu malferma labiofajfila registro por ĉiu en la blokpozitivo enesta futpozicio. Tia blokpozitivo povis esti ekipata ekz.per 8′ + 4′ + 2′. Alia variaĵo estis ekz. 8′ + 51/3′ + 4′ + 22/3′ + 2′. Ĉikaze oni ne alcelis la formadon de akustika 16′-pozicion, sed la ludadon de kvintparaleloj, kiu tiam ne malkutimis. Ĉar oni ludis plejofte nur unu voĉon sur tiuj ĉi muzikiloj, la kunsonanta kvinto ne ĝenis.

En gotika tempo oni konstruis unuajn pli grandajn orgenojn kaj pliampleksigis la blokpozitivojn. La kvinto super la plej malalta fajfilvico (51/3′ je 8′-bazo) pli kaj pli forfalis, ĉar ekestis duvoĉa ludado kaj jen la kunsonanta kvinto ĝenis. Nun ankaŭ eblis konstrui pli grandajn kaj pli malgrandajn orgenfajfilojn samkiel fermajn fajfilojn, tiel ke la blokpozitivo ankaŭ povis baziĝi sur 16′-fundamento kaj pli altaj fajfilvicoj povis alveni. Iom malgranda blokpozitivo tiatempa estis ekz. okupata per 8′ + 4′ + 22/3′ + 2′ + 11/3′. Granda blokpozitivo jam povis enhavi fajfilvicojn je 16′ + 8′ + 51/3′ + 4′ + 22/3′ + 2′ +11/3′ + 1′. En ĉi tiuj blokpozitivoj precipe la pli altaj futpozicioj estis pluroble okupata, je kio la nombro de fajfiloj por futpozicio plejofte kreskis laŭ la tonalteco. Pli malgrandaj orgenoj tamen devis kontentiĝi per unu fajfilo por futpozicio. Tiutempe ankaŭ ekestis la unuaj pedalverkoj, kies blokpozitivoj situis plejofte oktavon pli malalta ol la manuala blokpozitivo.

La mezepokaj orgenoj havis laŭskale de nia tempo manualamplekson ĉ. de B–a1(–f2), la pedalaro ankaŭ komencis je B, sed ĝi ofte nur etendiĝis sur unu ĝis unu kaj duonaj oktavoj. La fajfiloj estis fabrikataj laŭ fiksmezuro, t.n. ke ĉiuj fajfiloj de unu futpotzicio havis la saman diametron. Per tio ekestis sono ŝanĝiĝanta laŭlonge de la tonamplekso ekde iomete froteta en la plej malalta pozicio ĝis fluteca en la plej alta pozicio.

Dum la finiĝanta mezepoko unuaj „registroj“ ekestis (voĉseparo). Per la unua voĉseparo oni dividis la blokpozitivon en antaŭaĵon kaj malantaŭaĵon. Je tio oni dividis la ventkeston en du partojn, kiujn oni povis enŝalti per barvalvo. Tiun ĉi sistemon oni nomas barvalvokesto. La antaŭa kesto (prestanto) enhavis la plej malaltajn faifilvicojn, do 8′ + 4′ aŭ 16′ + 8′ + 8′, la malantaŭa kesto ĉiujn pli altajn fajfilvicojn. Per la dua voĉseparo oni separis la malnovan prestanton en prestanton (tiam alternative jam nomata principalo), kiu nun nur enhavis la plej malaltan fajfilvicon, do 8′ aŭ 16′, kaj oktavon, kiu enhavis la pluajn fajfilvicojn de la malnova prestanto, do 4′ aŭ 8′ + 8′. La malnova malantaŭa fajfilaro estis subdividita en postfajfilaro, kiu enhavis la pli malaltajn fajfilvicojn de la malnova antaŭa fajfilaro, kaj cimbalo, kiu enhavis la du aŭ tri plej altajn fajfilvicojn el la malnova malantaŭa fajfilaro. Je pli malgrandaj orgenoj oni rezignis pri la separo de la malnova malantaŭa fajfilaro. Tiutempe ankaŭ komencis pliampleksigo de la manualamplekso. Por ke la sondiferencoj inter alta kaj malalta pozicio ne iĝis tro grandaj, oni devis rezigni la fiksmezuron, tio signifas, ke oni devis konstrui malgrandajn fajfilojn ene de futpozicio kun pli malgranda diametro ol la grandajn. Kun kvar barvalvoj oni atingis teknikan limon. Por apartigi pli fajfilvicojn (registrojn) el la blokpozitivo aŭ eĉ enmeti novajn registrojn necesis fundamentaj ŝanĝoj en la orgenkonstruo.

Muziko por blokpozitivoRedakti

  • Robertsbridge Codex, ĉ. 1320
  • Codex Faenza, ĉ. 1420
  • Orgenpecoj el la predikokolekto el Winsen, 1431
  • Tabulaturo de la Adam Ileborgh el Stendal, 1448

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Georges Le Cerf, Edmond René Labande (Hrsg.): Les traités d’Henri-Arnaut de Zwolle et de divers anonymes, Paris 1932, Reprint: Kassel 1972