Tiento (m., hisp.: palpi, simile al la itala nocio Toccata) aŭ tento (port.) estas nomo por diversaj muzikaj formoj, kiuj estis disvastigitaj dum jarcentoj en la ibera muziko precipe klavarila.

La frua tiento redakti

La frua tiento estis fiksaĵo de libera improvizaĵo. A ĉi tiu fruformo apartenas la tiento para harpa u órgano de Alonso Mudarra (Sevilo 1546),

Dum la frubaroko la nocio Tiento signifas kontrapunktan orgenaĵon laŭstilan de la entabulaturita voĉkanta polifonio, tamen ofte kun aparte longaj diminuaĵoj, la t.n. glosoj.

La tiento de medio registro redakti

 
Komenco de la "tento de registo baixo de 1.° tom" de Sebastián Aguilera de Heredia; unuvoĉa bassolaĵo kun tri akompanvoĉoj

Aparta formo de la tiento estas la tiento de medio registro (hisp.) aŭ tento de meio registo (port.), la tiento por dividita registro. Ĉi tiu formo de tiento nur povis evolui pro la unueca dividido de la manualoj de iberaj barokorgenoj inter c' kaj c#', tamen aliflanke nur tie venki. Je ĉi tiuj tientoj oni frontas unu aŭ du solovoĉojn kontraŭ du aŭ tri akompanvoĉoj, diference registrante la diskantan kaj basan manualduonojn.

Por la solovoĉo(j) fakte taŭgas ĉiu soloregistrado, kies sono sufiĉe klare kontrastas al la solovoĉo(j)n, por la akompanvoĉoj pli bone pricipaloj aŭ fermfajfiloj. Iom longaj pecoj ankaŭ povas esti subdividitaj en plurajn alineojn de diferencaj taktspecoj, ekz. kun ŝanĝo ekde binara al ternara takto. En tiaj plurpartaj tientoj ekzistas ofte okazo por aliregistrado de sola, sed ankaŭ de la akompanaj voĉoj. Same je la komenco unuvoĉa solo poste povas esti daŭrigata duvoĉa.

Registradekzemploj redakti

Por registradoj de tientoj preskaŭ neniu fonto ekzistas. La jene nomataj ekzemploj realigeblas sur hispanaj orgenoj tiujepokaj.

Diskantsolo redakti

Penseblaj registradoj por tientos de medio registro kun diskantsolo (de mano derecha, de tiple, alto) estas:

  • corneta VI (Kornett 8' 6f.); baso: flautado (principalo 8')
  • clarín batalla (horizontaltrumpeto 8'); baso: flautado, octava, quincena, diecinovena (principaloj 8'+4'+2'+11/3')
  • flautado, diecinovena ( principalo 8', Quinte 11/3'); baso: tapado violón (fermita 8')
  • flautado, octava, quincena, diecinovena, lleno ( principaloj 8'+4'+2'+11/3', miksturo); baso: flautado, octava

Bassolo redakti

Penseblaj registradoj por tientos de medio registro kun bassolo (de mano izquierda, de bajón, de baxón) estas:

  • trompeta real, bajoncillo (interna trumpeto 8', horizontaltrumpeto 4'); diskanto: flautado, octava, docena, quincena, lleno ( principaloj 8'+4'+22/3'+2', miksturo)
  • trompeta real (innere Trompete 8'); diskanto: flautado ( principalo 8')
      Klangbeispiel 901 kB
  • octava nasarda; docena; quincena; diecisetena (fluto 4' + kvinto 22/3' + oktavo 2'+ tercio 13/5'); diskanto: flautado ( principalo 8')
  • duobla bassolo: orlos (rigalo 8'); diskanto: tapado violón, tapadillo (fermitaj 8'+4')

Komponistoj redakti

Tientos de medio registro originas i.a. de jenaj komponistoj:

  • Sebastián Aguilera de Heredia (1561-1627)
  • Francisco de Peraza (1564-1598)
  • Francisco Correa de Araŭo (1584-1654)
  • Pablo Bruna (1611-1679)
  • Gabriel Menalt († 1687)
  • Andrés de Sola (1634-1696)
  • Francisco Espelt (ca. 1650-1712)
  • Sebastián Durón (1660-1716)
  • Bartolomeo de Olague (17-a jc.)
  • Pedro de San Lorenzo ( 17-a jc.)
  • Diogo da Conceição ( 17-a jc.)
  • Pedro de Araújo (17-a jc.)
  • Juan Baseya ( 17-a jc.)
  • Juan Bautista José Cabanilles (1644-1712)

La malfrua tiento redakti

Je kelkaj el la tientoj de Juan Cabanilles temas pri plurpartaj formoj, kies partoj jam alproksimiĝas al la mezeŭropa fugo.

Antonio Soler finfine uzas la nocion intento (span.: provo) por siaj fruklasikaj fugato-komponaĵoj.