Michael Praetorius

Michael PRAETORIUS (verŝajne naskiĝis la 15-an de februaro, 1571, mortis la 15-an de februaro, 1621) estis germana komponisto kaj verkisto pri muziko. Li estis unu de la plej fekundaj kaj diverstalentaj komponistoj de sia tempo, kaj estis speciale signifoplena en la evoluado de muzikaj formoj bazitaj sur Protestanta himnoj.

Michael Praetorius
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1570 (1570-11-30)
en Creuzburg
Morto 15-an de februaro 1621 (1621-02-15) (50-jaraĝa)
en Wolfenbüttel
Tombo Wolfenbüttel
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo-Luneburgo
Alma mater Alma Mater Viadrina
Memorigilo Michael Praetorius
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • libretisto • orgenistodirigentoinstruisto
vdr
Michael Praetorius

Li naskiĝis en Creuzburg kaj studis en Torgau, Frankfurt an der Oder kaj Zerbst. Li estis orgenisto ĉe la Marienkirche en Frankfurt, poste laboranta ĉe la korto en Wolfenbüttel kiel orgenisto kaj (ekde 1604) orĥestestro. De 1613 ĝis 1616 li laboris ĉe la Saksa korto en Dresdeno, kie li elmetiĝis al la plej malfrua Italia muziko, inkluzivanta la poliĥorajn verkojn de la Venecia Skolo. Lia postveninta evoluado de la formo de la ĥorala koncerto, speciale la poliĥora vario, rezultis rekte el lia familiareco kun la muziko de tiaj Venecianoj kiel Giovanni GABRIELI.

Li estis eksterordinare fekunda komponisto. Liaj verkoj montras la influon de samtempuloj Samuel Scheidt kaj Heinrich Schütz kaj ankaŭ la Italianoj. Liaj verkoj inkluzivas la naŭ volumoj Musae sioniae (1605-10), kolekton de pli ol mil ĥoralaj kaj kantaj aranĝadoj, multajn aliajn verkojn por la Lutera kirko, kaj kolekton de instrumentaj dancoj. Terpsichore estas lia sola travivanta sekula verko. Lia trivoluma traktaĵo Syntagma musicum (1614-20) estas detala teksto pri samtempulaj muzikaj proceduroj kaj muzikaj instrumentoj, kaj estas grava dokumento en muzikologio, orgenologio kaj la kampo de aŭtentika ludado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti