Emilia Wojtyła, el la domo Kaczorowska (naskiĝis la 26-an de marto 1884 en Krakovo, mortis la 13-an de aprilo 1929 en Wadowice) – patrino de Karol Wojtyła, la posta papo Johano Paŭlo la 2-a.

Emilia Wojtyła
Persona informo
Naskonomo Emilia Anna Kaczorowska
Naskiĝo 26-an de marto 1884 (1884-03-26)
en Kremenec
Morto 13-an de aprilo 1929 (1929-04-13) (45-jaraĝa)
en Wadowice
Mortokialo miokardiito • kronika rena insuficienco
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj polaaŭstra-germana
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoAŭstrio-HungarioPollando
Familio
Patro Feliks Kaczorowski
Patrino Maria Anna Scholz
Edz(in)o Karol Wojtyła
Infanoj Johano Paŭlo la 2-aEdmund Wojtyła
vdr

Vivo redakti

Filino de Anna Maria Scholz (interŝanĝe Szolc) (1853–1897) kaj Feliks Kaczorowski (1849–1908). Ŝi devenis de modesta metia familio. Estis la kvina el 13 infanoj. Membroj de ŝia familio devenis de Biała, nun la parto de Bielsko-Biała, de kie translokiĝis al Krakovo. Ŝia nevo estis oficiro de Pola Soldataro Aleksander Florkowski (edzigita al la filino de Franciszek Stok). Emilia Kaczorowska finis 8-jaran monaĥejan lernejon gvidatan de la Fratinoj de Dia Amo kaj estis praktikanta katolikino.

Edziniĝis al Karol Wojtyła (patro). Ilia nupto-dato, nelonge trovita de Milena Kindziuk, okazis la 10-an de februaro 1906 en Krakovo en tiutempa garnizona preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo. Post geedziĝo de tempo al tempo okupiĝis kiel tajloristino.

Ili havis trion da infanoj:

Emilia Wojtyła mortis en 1929 rezulte de korinflamo kaj laceco de renoj, kiel oni skribis en morto-matrikulo.

Ŝianome estis nomita voja tunelo en Silezia provinco, konstruita marte 2010 en distrikto Żywiecki (Tunelo Emilia)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti