William Jennings Bryan

Williams Jennings BRYAN (n 19-an de marto 1860 en Salem, Illinois, Usono; m. 26-an de julio 1925 en Dayton, Tennessee, Usono) estis usona demokrata kaj populista politikisto, kiu trifoje kandidatiĝis por la prezidenteco de Usono.

William Jennings Bryan
ano de Usona Domo de Reprezentantoj
William Jennings Bryan.JPG
Persona informo
William Jennings Bryan
Naskiĝo 19-an de marto 1860 (1860-03-19)
en Salem
Morto 26-an de julio 1925 (1925-07-26) (65-jara)
en Dayton
Tombo Arlingtona nacia tombejo [#]
Religio kristanismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Illinois College • Northwestern University School of Law [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Subskribo William Jennings Bryan
Familio
Patro Silas Bryan [#]
Patrino Mariah Jennings Bryan [#]
Gefratoj Charles Wayland Bryan [#]
Edz(in)o Mary Baird Bryan [#]
Infanoj Ruth Bryan Owen • William Jennings Bryan Jr. • Grace Bryan Hargreaves [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato • eldonisto • redaktisto • verkisto [#]
Aktiva en Vaŝingtono [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan
William Jennings Bryan

Li estis gvidanta reprezentanto de la populista movado fine de la 19-a jc. kaj kiu kandidatiĝis en 1896 (kaj poste 1900, 1908) kiel demokratia politikisto por prezidenteco de Usono. Li provis defendi interesojn de la kamparanoj kontraŭ la potencaj industriistoj kaj fervojaj baronoj. Li volis ĉesigi al nuran orbazon kaj volis dumetalismon (oron kaj arĝenton). Li gravis en akcepto de reformoj kiel direkta elekto de senatoroj, enkonduka de enspeza imposto, establo de Laborafera Ministerio, malpermeso de alkoholkomerco, elekta rajto de la virinoj.

Ekde 5-a de marto 1913 ĝis 9-a de junio 1915, li estis eksterafera ministro de Usono sub prezidento Woodrow Wilson. En al 1920-aj jaroj, li estis plej konata kontraŭulo de la Darvinismo kaj ties evolua teorio. Li partoprenis kiel asistento de ŝtatadvokato en Scopes-proceso, en julio de 1925. Li iom post la proceso malsaniĝis kaj mortis.

LiteraturoRedakti

  • Louis W. Koenig: Bryan: A Political Biography (1971)
  • P. E. Coletta: William Jennings Bryan(3 volumoj, 1964–69)

Vidu ankaŭRedakti