La bandvagona efekto aŭ alivorte “grupunuigemo” estas la psikologia fenomeno laŭ kiu oni des pli rapide adoptas kredojn, ideojn, furorojn, ju pli ilin adoptis aliuloj. Alivorte, la bandvagonan efekton karakterizas la verŝajno je tiom pliaj homoj enbandvagoniĝas kiom homoj jam enbandvagoniĝis.[1] La bandvagona efekto estas ofte sen rilato pri la pruvaĵo.

Laŭvorta “bandvagono”. La metaforo devenas el tia veturilo.

[2]

La kutimo samagi aŭ samkredi povas okazi ĉar homoj rekte preferas konformiĝi, aŭ ĉar homoj akiras informon unu el la alia. Ambaŭ eksplikojn oni uzis kiel pruvo ke konformecon eksponas psikologiaj eksperimentoj.

Ekonomikistoj proponis ke homoj faras raciajn elektojn bazitajn sur la informo kiun oni ricevas unu el la alia, informaj umadoj emegas ekokazi rapide dum homoj decidas ignori siajn personajn informajn signalojn kaj samagi.[3] Informaj umadoj eksplikas kial konduto estas fragila — homoj komprenas ke ili estas bazitaj sur tre limigita informo. Do furoroj emegas ekokazi sed ankaŭ malekokazi. Per tiaj informaj efektoj, oni eksplikis politikajn bandvagonojn.[4]

Komenco redakti

Laŭlitere bandvagono estas vagono kiu portas bandon dum parado, cirko aŭ alia amuza okazo.[5] La frazparto “salti sur la bandvagonon” plejfrue aperis en Usonan politikon dum la jaro 1848 kiam Dan Rice, kiu tiam estis fama cirka klaŭno, uzis sian bandvagonon kaj ĝian muzikon por gajni atenton por siaj politikaj kampanjaj aperaĵoj. Tiam lia kampanjo iĝis pli sukcesa, aliaj politikistoj provegis gajni sidlokon sur la bandvagonon, esperante asociiĝi kun lia sukceso. Tiam kiam la posta prezidenta kampanjo de William Jennings Bryan de 1900, bandvagonoj estis iĝinta oftaj en kampanjoj,[6] kaj la frazparton "hopi sur la bandvagonon" estis uzata konteste, implikante ke homoj asocias sin kun sukceso sen rezervo pri kun kio ili asocias sin.

En politiko redakti

La bandvagona efekto okazas dum voĉdonado:[7] iuj voĉdonas por la kandidato aŭ partoj kiu sukcesos verŝajne (aŭ laŭ proklamo el la amaskomunikiloj), esperante esti kun la “venkinta flanko” je la fino. La bandvagonan efekton aplikiĝis al situacioj pri plejparta opinio, ekzemple politikaj celoj, kiam homoj ŝanĝas opiniojn al tio kion la publiko opinias.[8] Opinio povas tiel okazi ĉar homoj konkludas el la elektoj unu de la alia, tiel kiel informa umado.[9]

Pro la horzonoj, voĉdonajn rezultojn oni jam dissendas en la orientaj partojn de Usono dum ke voĉdonoj ankoraŭ permesatas en la okcidenta parto. Tiu malsameco kaŭzis esploron pri kiel konduton de voĉdonemuloj en la okcidento influas la novaĵoj pri decidoj de voĉdonemuloj en aliaj horzonoj. Dum 1980-aj jaroj, NBC News deklaris Ronald Reagan kiel la venkanto de la prezidenta elekto citante la forirant-demandaron en diversaj orientaj subŝtatoj antaŭ ke la pli okcidente lokigitaj voĉdonejoj fermiĝis.

Mikroekonomiko redakti

Laŭ mikroekonomiko, bandvagona efekto estas interagoj je depreno kaj prefero.[10] La bandvagona efekto ekokazas kiam ju pli da homoj preferas varon, des pli homoj aĉetas tion. Tiu interago eble varias el la normalaj rezultoj de la teorio de mendado kaj ofertado, kiu supozas ke konzumantoj decidas aĉeti nur pro prezo kaj ties propra prefero.

Gary Becker eĉ argumentis ke la bandvagona efekto eblas esti tiom forta ke la deprena kurbo bendiĝas alsupre.[11]

Medicino redakti

Medicinajn bandvagonojn identigis kiel “la superŝutigema akcepto de nepruvitaj sed popularaj ideoj”. Ili kaŭzis malkonvenajn terapiojn al multnombraj malsanuloj, kaj malhelpis pli konvenan terapion.

Je la verko de Lawrence Cohen kaj Henry Rothschild The Bandwagons of Medicine (1979) plurajn el tiuj laŭdire “terapiaj” ordealoj, malmulte kiuj daŭris dum jarcentoj antaŭ esti forlasita, anstaŭis alia bandvagono, aŭ ŝanĝbrilanta ĝenerala laŭscienca validaĵo.[12] La antikva kulto al serpento de Asklepio, laŭ kiu sanktaj serpentoj lekis la malsanulojn kvazaŭ traktante ties malsanecojn, estas ekzemplo ke bandvagono pliiĝas pro personaleco, tiukaze de Romia dio.[13]

Sporto redakti

 
Stephen Curry, due estinta NBA MVP (2014/15 - 2015/16)

Fenomeno ke multaj eksubtenas partikularan lastatempe eksukcesintan sportan teamon, malgraŭ ke ili antaŭe ne interesiĝis pri ĝi, povas esti konsiderita kiel "bandvagona fano”. Ekzemple, en Usono la teamo Golden State Warriors, kiu eminentiĝis venkanta en la finaloj dum jaro 2015 de la NBA, antaŭ la rekord-rompo 73-9 de la sekva jaro.[14] La bandvagonan efekton aperis en la statistikoj je la aĉetoj de kopioj de la ĵerzejo de Stephen Curry. Liaj aĉetoj dum la unua kaj dua semajnoj de la sezonoj de 2015–16 estis 453% pli ol dum la du unuaj semajnoj dum la sezonoj de 2014–15, ekzemple 581% pliiĝo de aĉetoj de lia sportĉemizo; lia vendado estis plejvenda en 38 de la 50 Usonaj subŝtatoj, kaj vendado de la Warriors-a teamo iĝis la plej aĉetita de la NBA-aj teamoj.[15]

Referencoj redakti

  1. Colman, Andrew. (2003) Oxford Dictionary of Psychology. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 77. ISBN 0-19-280632-7.
  2. (2007) Calculated Futures: Theology, Ethics, and Economics. Baylor University Press. ISBN 978-1-60258-014-5.
  3. (1992) “A Theory of Fads, Fashion, Custom, and Cultural Change as Informational Cascades”, Journal of Political Economy 100 (5), p. 992–1026. doi:10.1086/261849. 
  4. (1994) “The Dynamics of Informational Cascades: The Monday Demonstrations in Leipzig, East Germany, 1989-91”, World Politics 47 (1), p. 42–101. doi:10.2307/2950679. 
  5. Bandwagon. Dictionary.com. Arkivita el la originalo je 12a de Marto 2007. Alirita 2007-03-09.
  6. Bandwagon Effect. Alirita 2007-03-09.
  7. (1993) “New Evidence About the Existence of a Bandwagon Effect in the Opinion Formation Process”, International Political Science Review 14 (2), p. 203–213. doi:10.1177/019251219301400204. 
  8. (McAllister kaj Studlar 721)
  9. Beware of the bandwagon effect, other cognitive biases. Arkivita el la originalo je 2021-02-24. Alirita 2017-12-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-08. Alirita 2018-02-17.
  10. (1950) “Bandwagon, Snob, and Veblen Effects in the Theory of Consumers' Demand”, Quarterly Journal of Economics 64 (2), p. 183–207. doi:10.2307/1882692. 
  11. (2009) “Some Anomalies Arising from Bandwagons that Impart Upward Sloping Segments to Market Demand”, Econ Journal Watch 6 (1), p. 21–34. 
  12. (1979) “The bandwagons of medicine”, Perspectives in biology and medicine 22 (4), p. 531–8. doi:10.1353/pbm.1979.0037. 
  13. (2002) “The Bandwagon Effect”, Journal of Gastrointestinal Surgery 6 (6), p. 787–794. doi:10.1016/S1091-255X(02)00054-9. 
  14. NBA Preseason Season Conference Standings - National Basketball Association. Alirita 17a de Oktobro 2016.
  15. . Steph Curry Jersey Sales Up Nearly 600% Over Last Year. Alirita 2016-05-17.

Literaturo redakti

  • Goidel, Robert K., and Todd G. Shields. "The Vanishing Marginals, the Bandwagon, and the Mass Media." The Journal of Politics 56 (1994): 802-810. Acceso: 11 de abril de 2007 <https://www.jstor.org/stable/2132194>.
  • McAllister, Ian, kaj Donley T. Studlar. "Bandwagon, Underdog, or Projection? Opinion Polls and Electoral Choice in Britain, 1979-1987." The Journal of Politics 53 (1991): 720-740.
  • Mehrabian, Albert. "Effects of Poll Reports on Voter Preferences." Journal of Applied Social Psychology 28 (1998): 2119-2130. Acceso: 11 de abril de 2007 <http://vnweb.hwwilsonweb.com/hww/results/results_common.jhtml?nn=4>.
  • Morwitz, Vicki G., kaj Carol Pluzinski. "Do Polls Reflect Opinions or Do Opinions Reflect Polls?" Journal of Consumer Research os 23 (1996): 53-65.

Eksteraj ligiloj redakti