NBC News
NBC News - prononco laŭ sistemo IFA [ˌɛnbˌiːsˈiː nˈuːz] estas la sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC, mallonge por National Broadcasting Company. Ĝi same estas informa retejo pri novaĵoj. NBC News elsendis la unuan regule planitan novaĵprogramon en amerika radielsenda televidhistorio la 21-an de februaro 1940.
NBC News | |||||
---|---|---|---|---|---|
retgazeto • televidkanalo • faka televida kanalo • produkta kompanio vd | |||||
Dum | 21-a de februaro 1940 - nekonata/nuntempe | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
Lando | Usono | ||||
Posedata de | NBCUniversal vd | ||||
filiaj kompanioj | Euronews SA vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La sekcio estas parto de la firmaa grupo NBCUniversal News, posedata de la konzerno Comcast. La grupo NBCUniversal News ankaŭ konsistas el MSNBC, la 24-hora ĝenerala novaĵkanalo de la reto, komercaj kaj konsumantaj novaĵkanaloj CNBC kaj CNBC World, la hispanlingva Noticias Telemundo kaj la eŭropa kanalo Sky News bazita en Britio. La elsendoj de la grupo estas produktitaj kaj elsenditaj de la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, la ĉefsidejo de NBCUniversal en Manhatano, Novjorko, kiu estas parto de konstruaĵa komplekso nomata Rockefeller Center.