Malfermi la ĉefan menuon

La movmalkapablo estas fiziologa malkapablo, kiun oni povas malfacile trakti kiel unuecan kategorion, ĉar la efiko de la malsanoj al la movoj kaj movorganoj ne samas. Al la movkapabloj efikas ankaŭ la amplekso kaj la graveco de la difektoj.

DifinojRedakti

Laŭ Christoph Leyendecker estas iu movmalkapabla, se liaj movorganaj aŭ aliaj difektoj, aŭ kronika malsano limitigas liajn eblojn por konduto, ke li povas nur restrikte partopreni en socialaj interakcioj.

Schönberger diferencas du aspektojn de la movigmalkapablo:

La korpa aspekto estas la konsekvenco de la difektoj de la movorganoj. Tie apartenas la perturboj de la movigado, kiel la spino bifida, aŭ la muskulopatio, kaj la korpaj difektoj, kiel la perturboj de la sangocirkulado, la reŭmatismo, la epilepsio, kaj la hemofilio. Tiaj estas ankaŭ la malsanoj de la skeleto, kaj la difektoj de la artikoloj.

La sociala aspekto ne estas la diferenco je la ideala korpo, sed la kaŭzita ŝanĝiĝado de la konduto.

Kaŭzoj kaj tipojRedakti

La ĉefaj tipoj de la movmalkapablo:

  • hipotensiaj paralizoj
  • ortopedaj difektoj
  • anomaloj post traŭmatoj de la cerbo
  • amputo
  • denaska malestado de membroj

Hipotensiaj paralizojRedakti

La paralizo estas la malfunkciado de iu muskolo aŭ muskuloj. Ofte la korpoparto ankaŭ perdas la kapablon de la perceptado. La paralizo povas esti parta (parezo), aŭ kompleta (plegio). Laŭ membroj:

  • monoplegio, paralizo de unu membro, precipe brako. La prognozo estas bona
  • diplegio, simetria paralizo de la vizaĝo, brakoj aŭ gamboj
  • paraplegio, paralizo de la gamboj. Ankaŭ la perceptado kaj la tono de la muskuloj povas malfunkciigi. Povas kaŭzi la traŭmato de la spino, tumoro, aŭ aliaj specialaj malsanoj
  • hemiplegio, paralizo de la duono de la korpo. La kaxzo povas esti apopleksio, diabeto, aŭ alia malsano
  • triplegio, paralizo de tri membroj
  • tertaplegio, paralizo de la brakoj kaj la gamboj. Estas kaŭzita de la traŭmato de la cerbo, la spino, aŭ malsanoj, ekzemple la spino bifida aŭ poliomjelito.

La ĉefaj kaŭzoj estas la spino bifida, la malsanoj de la muskuloj, la poliomjelito, la traŭmato de la spino, aŭ la naska paralizo de la brako.

Laŭ la loko de la spino bifida povas elformiĝi paralizo kaj malfunkciado de la perceptado en la suba parto de spino aŭ en la gamboj. Ankaŭ la cirkulado malrapidas en la tiŭ korpoparto. La graveco dependas de la graveco de la traŭmato, kaj povas okazi la perdon de la irado.

La plej ofta malsano de la muskuloj estas la atrofio de la muskuloj (dystrophia musculorum progressiva). Ĝi paralizas la muskulojn simetrie kaj progresive. Karaktera estas la movigado de la subjekto. Tiu malsano estas nun ne kuracebla.

Ortopedaj difektojRedakti

La difektoj estas mem movorganaj malsanoj, aŭ estas simptomoj de iu movorgana malsano. Akompanas la difektoj de la spino.

Anomaloj post traŭmatoj de la cerboRedakti

La tipo de la anomalo dependas de la loko de la traŭmato de la cerbo. La simptomoj povas kunmiksigi depende de la loko de la traŭmato. En la frua infaneco aŭ dum la naskiĝo estigas la infantila cerebrala pareso.

  • hipotensia paralizo kun spasmoj, varia muskoltono, eble malsanaj refleksoj
  • rigideco: hipertensiaj muskoloj, obstaklita movigado
  • atetozo kun nevolaj kaj grandaj amplitudaj, malkunordigitaj movoj, perturbo de la ekvilibro. Karaktera estas la perturbo de la parolado. La muskoltono povas esti varia.
  • hipotonio: la tono de la muskoloj estas malforta, la kunordigo kaj la ekvilibro estas perturbita, la movigado estas malrapida, la subjekto estas lacema.
  • ataxio kun tremado, kaj kun perturboj de la kunordigo kaj la ekvilibro. La muskoltono ofte malfortas.

AmputoRedakti

La amputo estas demetiĝo de ekstrema korpoparto pro vundo aŭ per ĥirurgio. La bona stumpo estas sendolora, kaj bone ŝarĝebla, kiu signifikas, se la subjekto volas uzi protezon. La amputo povas esti granda (brako, gambo) aŭ malgranda (fingroj). Oni nomas ankaŭ la lokon de la grandaj amputoj, sub aŭ super la kubuto aŭ la genuo. Post la operacio la paciento estas pli kuracita en la malsanulejo. Post malgranda amputo li povas iri hejme samtage. Post la amputo de brako li devas resti kelkajn tagojn; post la amputo li restas unu aŭ du semajnojn en la malsanulejo. La amputo estas ankaŭ psiĥika ŝarĝo. Post la oportuna amputo oni povas surhavi protezon.

En iuj islamanaj landoj, ekzemple en Irano, Sauda Arabio aŭ norda Nigerio oni amputas ankaŭ kiel puno, ekzemple la ŝteladon.

Malkiel la paralizo, la amputigituloj povas surhavi protezon, kiu helpas la rehabilitadon.

Denaska malestado de membrojRedakti

Karaktera estas la malestado de membroj aŭ artikoj, kaj la kunkreskado, kiuj ofte kunigas. Psiĥike estas ne tiŭ grava, kiel la amputo, ĉar la subjekto plenkreskas kun ĝi.

ParoloRedakti

La movmalkapablo povas efiki ankaŭ la parolorganojn. La granda parto de la cerbtraŭmituloj havas ankaŭ gravajn parolperturbojn, afaziondizartrion. La logopedio helpas korekti aŭ kompensi tiujn parolmalkapablojn. La memstarecon helpas multaj iloj.

La mov- kaj la parolmalkapablo estas alinome kunigita muskola malkapablo.

KonsekvojRedakti

La movmalkapablo aligas la korposkemon, malhelpas la agadon, malvastigas la eblojn por sensi, kaj sperti. La movmalkapabluloj adaptiĝas malrapide al la sanĝado de la temperaturo. Ili memzorgas pli malfacile, ol la aliaj homoj, kaj iuj el ili pretendas prizorgon. La malkapablo de la movado komplifikas la veturadon, la vestiĝadon, la manĝadon, la purigadon, kaj aliajn agadojn necesajn por la vivo. Iuj agresivas, malamikas kun la homoj ĉirakaŭaj, aŭ angoras, retiriĝas pro la malkapablo.

FontojRedakti

Difinoj:

  • Christoph Leyendecker: Motorische Behinderungen. Grundlagen, Zusammenhänge und Förderungsmöglichkeiten. Kohlhammer. Stuttgart 2005
  • Reinhard Lelgemann, Jürgen Moosecker: Einführung in die Körperbehindertenpädagogik. In: Stephan Ellinger, Roland Stein: Grundstudium Sonderpädagogik. Bamberg 2005, ISBN 3-00-010877-7
  • Petra Fuchs: „Körperbehinderte“ zwischen Selbstaufgabe und Emanzipation. Selbsthilfe – Integration – Aussonderung. Luchterhand, Neuwied und Berlin 2001, ISBN 3-472-04450-0
  • Hans Stadler, Udo Wilken: Pädagogik bei Körperbehinderung. Studientexte zur Geschichte der Behindertenpädagogik Band 4. Beltz Verlag. Winheim, Basel, Berlin 2004, ISBN 3-8252-2378-7
  • Harry Bergeest: Körperbehindertenpädagogik. Studium und Praxis. Bad Heilbrunn 2006, ISBN 3-7815-1478-1
  • Junge, Torsten; Schmincke, Imke: Marginalisierte Körper. Beiträge zur Soziologie und Geschichte des anderen Körpers. Unrast Verlag. Münster 2007, ISBN 978-3-897-71460-1

Paralizo:

Amputo:

  • 4,5 Millionen Menschen haben PAVK, Ärzte Zeitung, 2008. szeptember 24.
  • Bruce Pannier: „Iran: Criminals Lose Hands And Feet As Shari'a Law Imposed“, Radio Free Europe, 7. Januar 2008.
  • Sam Olukoya: Eyewitness: Nigeria's Sharia amputees, BBC News, 19. Dezember 2002.
  • David Bamford: Hand amputation in Nigeria, BBC News, 7. Juli 2001.
  • Neil Mackay: Saudi justice leaves little room for sentiment; Lashings, amputations, Sunday Herald, 11. Februar 2001.
  • Kersten Enke (Hrsg.): LPN 3. 2., überarb. Auflage. Stumpf und Kossendey, Edewecht 2000, S. 132f., ISBN 3-932750-42-X.