Malaja lingvo

aŭstronezia lingvo; lingvo sur kiu baziĝas la malajzia lingvo kaj indonezia llingvo kaj kiu inkluzivigas pliajn dialektojn, makrolingvo kun kodo ms & msa
(Alidirektita el Malaja)

La malaja lingvo (malaje bahasa Melayu) estas parolata en Malajzio, kie la norma formo nomiĝas la malajzia (Bahasa Malaysia), kaj ankaŭ en Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando kaj Brunejo.

Malaja lingvo
Bahasa Melayu - بهاس ملايو
Mapo
natura lingvomakrolingvomoderna lingvo
Malajaj lingvoj
Parolata en Malajzio, Brunei, Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando, Sudaj Filipinoj
Parolantoj ĉa. 180 milionoj
Skribo malaja alfabeto, Javia skribo, latina alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de Dewan Bahasa dan Pustaka, Dewan Bahasa dan Pustaka Brunei, Badan Pengembangan dan Pembinaan Bahasa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ms
  ISO 639-2
    Bibliografia may
    Terminologia msa
  ISO 639-3 msa
  SIL msa
  Glottolog indo1326
Angla nomo Malay
Franca nomo malais
vdr

Gramatiko redakti

En la malaja lingvo estas 4 vortospecoj: substantivoj, verboj, adjektivoj kaj partikuloj. Substantivoj kaj verboj povas esti bazaj radikoj aŭ pli ofte derivataj de aliaj vortoj per diversaj afiksoj.

Vortfarado redakti

La malaja lingvo estas aglutina lingvo, formanta novajn vortojn per tri metodoj: aldonado de afiksoj al la radiko, formado de kunmetitaj vortoj aŭ ripetado de vortoj aŭ partoj de vortoj.

Afiksoj redakti

Vortoj-radikoj povas esti substantivoj aŭ verboj, kiuj povas esti afiksitaj por derivi novajn vortojn, ekzemple el masak (kuiri) oni formas memasak (kuiri), memasakkan (kuiri ion por), dimasak (esti kuirata), pemasak (kuiristo), masakan (manĝo, kuiraĵo). Pluraj komencaj konsonantoj mutacias kiam prefiksoj aldoniĝas: sapu (viŝi) iĝas penyapu (ŝvabrilo); panggil (voki) iĝas memanggil, tapis (kribri) iĝas menapis.

Aliajn ekzemplojn de uzado de afiksoj oni povas vidi

  • ajar = instrui
  • ajaran = instruaĵoj
  • belajar = lerni
  • mengajar = instrui
  • diajar = esti instruata (netranzitiva)
  • diajarkan = esti instruata (transitiva)
  • mempelajari = studi
  • dipelajari = esti studata
  • pelajar = lernanto
  • pengajar = instruisto
  • pelajaran = subjekto
  • pengajaran = leciono
  • pembelajaran = lernado
  • terajar = instruita (okaze)
  • terpelajar = bonklerigita
  • berpelajaran = klerigita

Estas 4 tipoj de afiksoj, nome prefiksoj (awalan), sufiksoj (akhiran), konfiksoj (apitan) kaj infiksoj (sisipan). Tiuj afiksoj estas dividataj al substantivaj afiksoj, verbaj afiksoj kaj adjektivaj afiksoj.

Substantivaj afiksoj estas afiksoj, kiuj formas substantivojn el bazaj vortoj. Ekzemploj estas:

Tipo de afikso Afikso Baza vorto Derivita vorto
Prefikso pə(r)- ~ pəng- duduk (sidi) penduduk (loĝanto, loĝantaro)
kə- hendak (deziri) kehendak (deziro)
juru- wang (mono) juruwang (kasisto)
Infikso ‹əl› tunjuk (indiki) telunjuk (montro, komando)
‹əm› kelut (senorda) kemelut (kaoso, krizo)
‹ər› gigi (dento) gerigi (dentita klingo)
Sufikso -an bangun (veki, konstrui) bangunan (konstruaĵo)
Konfikso kə-...-an raja (reĝo) kerajaan (reĝlando)
pə(r)-...-an
pəng-...-an
kerja (laboro) pekerjaan (okupo)

Vidu ankaŭ redakti