Tatamo (japane: 畳, plenigita) estas tradicia japana plankokovrilo en japanaj domoj, hejmoj, temploj, ktp.

Tipa japana ĉambro kun tatamo kaj shoji

Ĉie en la mondo tatamoj estas uzitaj por praktiki japanajn luktosportojn. La planko de la doĵo estas tute kovrita de tatamoj, aldonante elastecon al la planko.

Tradiciaj dimensioj de tatamoj estas 91 cm x 182 cm, sed tiuj dimensioj varias laŭ regionoj en Japanio. Ankoraŭ nuntempe oni forprenas ŝuojn antaŭ eniri japanan domon, kvankam ofte anstataŭis pli modernaj tapiŝoj la tatamojn.

La dimensio de tatamo estas samtempe unuo por mezuri ĉambrojn, nomita (畳, じょう): ankoraŭ nun oni diras, ke ĉambro estas 8-tatama, t.e. ke laplanko povas ricevi 8 tatamojn. Tiel la larĝeco de tatamo iĝis referenco por tradicia konstruado: ĉambroj, sed ankaŭ pordoj, fenestroj, ŝutroj, ... estas dimensiitaj laŭ tiu unuo.

Por dormado, futonoj estas sternitaj ĉiuvespere sur la tatamojn kaj ĉiumatene ordigitaj en la oshiire por ke la ĉambro estu libera por aliaj uzoj.

Sekcio de tatamo

Tatamoj estas tradicie faritaj el tavoloj de rizopajlo krucigitaj kaj premitaj. La pezo varias inter 25 kaj 30 kg. Nuntempe ili estas el artefaritaj materialoj (ŝaŭmaĵoj kaj kartono).

Aranĝo redakti

 
Aranĝoj de tatamoj

Jen kiel tatamoj povas esti aranĝitaj. En malgrandaj ĉambroj eblas uzi ankaŭ duontatamojn (90x90cm). Pro la dimensio de tatamoj la japana konstruaĵo havas tradicie mezurojn oblajn de 90 cm.