Japanlingva literaturo


Tiu ĉi paĝo temas pri literaturo verkita en la japana lingvo, fare de japano aŭ en Japanio.

Historio redakti

Oni debatas pri klasifikado de periodoj en Japana literaturo.
Sekvanta klasifiko estas ĝenerala gvido bazanta sur gravaj politikaj kaj kulturaj eventoj de la tempo.

Titoloj de verkoj estas laŭ Esperanta prononco. Trovu Hepburn-an titolon en artikolo.

Ĝeneralaj kondiĉoj redakti

Eksterlandaj influoj kaj insula izoliĝo redakti

Japanio, same kiel la aliaj ĉiniaj najbaroj, estis ege influita per ĉina kulturo. La kontakto kun Ĉinio estis plej forta inter 5a kaj 9a jarcento. Tiam Japanio importis Ĉinan skribon, ĉar en Japanio skriba sistemo ankoraŭ ne evoluis. Kune kun la skribo, japananoj konatiĝis kun ĉinaj verkoj pri filozofio, tra-ĉinia budhismo, ktp., kaj ankaŭ kun ĉinaj literaturaj verkoj, kiujn japanoj sekve imitemas.

Ekde la 10a jarcento, kontakto al eksterlandoj malfortiĝis. Post importo de multaj ĉinaj kulturaĵoj sekvis adaptigo kaj “japanigo”. En Japanio izole evoluis kelkaj nur japanaj formoj, ekzemple formoj de poeziaĵoj kaj formoj de teatraĵoj.

La skriba sistemo redakti

La ĉina kaj la japana tiel malsamas, ke maleblas skribi japanan lingvon per ĉina skribo. El la importita ĉina skribo evoluis propra japana skribo, per kiu eblas skribi propran japanan lingvon. Sekve, en japana literaturo ekzistis dumlonge du partoj:

  • Per propra japana skribo eblas skribi japane.
  • Per ĉina skribo, en preskaŭa ĉina lingvo (kambun) oni skribis ĉefe oficialajn, administraciajn, sciencajn, historiajn, budhismajn skribaĵojn.

Hodiaŭ oni skribas per miksaĵo el kaj ĉinida kaj japanida skribo. Vidu : Ĉina skribo, Japana skribo

Antikva literaturo (ĝis 794) redakti

ĝis fino de Nara epoko.

Japano inventis propran literaron "Man'jogana" (antikva formo de hodiaŭa skribo kanao) el Ĉina skribo. Per Manjogana eblas skribi japane. Kvankam ekzistas multaj verkoj skribitaj per ĉina.

La verkoj estas mitaj, historiaj kaj poeziaj.

Klasika literaturo (794-1192) redakti

Dum Heian epoko.

Literaturo de korto redakti

En 794, la imperia korto moviĝis al Heiankyô (la nuna Kyôtô). Ĉi tiu nova ĉefurbo kaj ties imperia korto dum Heian epoko iĝis centro de kulturo kaj arto. Ankaŭ literaturaj verkoj estis verkitaj ĉefe en korto kaj rakontas pri korta vivo.

Literaturo de Japanio redakti

Ekde la 10a jarcento la kontakto kun Ĉinio malfortiĝis. La ĉinaj influoj ekde nun per japanaj verkistoj estis adaptitaj kaj ŝanĝitaj al japanaj formoj. Dum Heian epoko, ĉin-skriba literaturo estis ankoraŭ skribata, sed nacilingva literaturo per japana skribo Ronda kanao ekprosperis.

Literaturo de inoj redakti

Inoj ne lernis ĉinan skribon kaj tial skribis nur per japana skribo ronda kanao en japana lingvo. Ronda kanao estas eĉ kelkfoje nomita "女手 onnade" (ina mano aŭ ina skribomaniero). Sekve, inoj de korto ege kontribuis al la unua prospero de nacilingva literaturo.

Poezio en korto redakti

Verkoj kaj verkistoj redakti

Jen listo de kelkaj verkoj kaj iliaj verkistoj. En krampoj estas skribitaj la datoj de aperoj. El tiu listo oni plej ofte mencias la kortulinojn SEI Shonagon kaj MURASAKI Shikibu.

  • Taketori monogatari: El la konataj verkoj en formo “monogatari” (rakonto), ĉi tiu verko estas la plej frua. (850-950)
  • Ise monogatari (10a jarcento)
  • Tosa nikki: de kortulo Ki no Tsurayuki. Tosa nikki havas formon de taglibro, sed Tsurayuki skribis kvazaŭ li estis ino de korto. (ĉirkaŭ 935)
  • Genĵi monogatari (“rakonto pri Genji”): de MURASAKI Shikibu. Ĉi-tiu famega verko estas konsiderata "la unua romano de tutmonda literaturo". La fikciuloj vivas en korto, same kiel la verkistino. (ĉirkaŭ 978-1016)
  • La Kapkuseno Libro "Makura no Soŝi": de SEI Shonagon. La eseo temas pri diversaj temoj, pensoj, spertoj: vivo, amo, naturo de kvar sezonoj kaj imperia korta vivo. (unua verko en 996 (Chotoku 2), lasta verko ĉirkaŭ jardeko de 1010 (fino de Kanko))

Mezepoka literaturo (1192-1600) redakti

Dum Kamakura epoko kaj Muromaĉi epoko.

Frua-moderna literaturo (1600-1868) redakti

Dum Edo epoko (ankaŭ nomita Tokugawa epoko).

Moderna literaturo (ekde 1868) redakti

Ekde fino de Edo epoko, kiu estas komenco de “moderna” epoko.

 

Japanaj aŭtoroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti