Maria Wawrzyniec Rostworowski

Maria Wawrzyniec Rostworowski ([maria vavĵinjec rostvorovski] ; naskiĝis la 8-an de februaro 1924 en Płock, mortis la 15-an de septembro 2008 en Płock) estis pola pastro en mariavitismo, grafo, esperantisto, publicisto kaj ekumenisma aganto.[1].

Maria Wawrzyniec Rostworowski
Persona informo
NomoMaria Wawrzyniec Rostworowski
Dato de naskiĝo8-a de februaro 1924
NaskiĝlokoPłock
Dato de morto15-a de septembro 2008
MortolokoPłock
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupopastro
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
PatroMaria Franciszek Rostworowski [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Li devenis el la aristokrata familio Rostworowski. Li estis filo de episkopo en Malnovkatolika Eklezio de Mariavitoj Maria Franciszek Rostworowski[2]. La 9-an de novembro 1939 li komencis studi en Supera Porpastra Seminario, kaj la 1-an de novembro li ricevis monakan veston kaj nomon. Diakonecon li ricevis de la manoj de episkopo Maria Franciszek Rostworowski - la 25-an de decembro 1944, sed ordinacion (ordinadon) la 22-an de majo 1948 de la monoj de episkopo Maria Jakub Próchniewski. Li estis vikario em paroĥejo de Sankta Anna en Raszewo Dworskie kaj en paroĥejo de Transfiguriĝo en Żarnówka, kaj post ordinacio en la mariavitismaj paroĥejoj en la tn. Reakiritaj Okcidentaj Teritorioj de Pollando. Kiel pastro laboris en mariavitismaj paroĥejoj en: Piaseczno, Leszno apud Varsovio (en Paroĥejo de Sankta Johano Baptisto), Paroĥejo de Sankta Triunuo en Błonie, paroĥejo en Wiśniewo kaj en Mińsk Mazowiecki[3].

Dum la jaroj 1990-1997 li estis la ĉef-redaktoro de mariavitisma revuo redaktora naczelnego Mariawita[4]. Li estis aktiva en Pola Esperanto-Asocio (PEA)[5]. En la jaro 2008 li festis jubileon de 60 jaroj de ordinacio[6], kaj li estis la plej aĝa pastro en mariavitismo. Li mortis la 15-an de septembro 2008 en klostro ĉe paroĥejo de Plej Sankta Sakramento en Płock. La funebran Sanktan Meson gvidis la ĉefa episkopo de mariavitismo Maria Ludwik Jabłoński, kuncelebris episkopoj Maria Roman Nowak kaj Maria Włodzimierz Jaworski. En la funebra ceremonio partoprenis ankaŭ la reprezentantoj de Romkatolika Eklezio kaj de Pola Aŭtokefalia Ortodoksa Eklezio. [7].

Esperanto redakti

Li estis ano de Pola Esperanto-Asocio (PEA) kaj tradukis al Esperanto kelkajn verkojn de beata Feliksa Kozłowska (legu en ligilo: [8])

Referencoj redakti