Liselotte Welskopf-Henrich

Liselotte WELSKOPF-HENRICH [liselotte velskopf-henriĥ], origine: Elisabeth Charlotte HENRICH, post edziniĝo: Elisabeth Charlotte WELSKOPF (naskiĝis la 15-an de septembro, 1901, mortis la 16-an de junio, 1979) estis germana verkistino kaj historiistino.

Liselotte Welskopf-Henrich
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1901 (1901-09-15)
en Munkeno
Morto 16-an de junio 1979 (1979-06-16) (77-jaraĝa)
en Garmisch-Partenkirchen
Tombo Friedhof Adlershof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino
Memorigilo Liselotte Welskopf-Henrich
Familio
Edz(in)o Rudolf Welskopf
Okupo
Okupo historian of classical antiquity • verkisto de porinfana literaturo • universitata instruisto • ekonomikistoverkisto • rezistobatalanto • historiisto
vdr

Vivo redakti

Kiel filino de advokato ŝi naskiĝis en Munkeno. En Berlino ŝi faris la abiturientan ekzamenon; poste ŝi studis ekonomion, historion kaj filozofion en la Berlina universitato "Humboldt-Universität". En la jaro 1925 ŝi tie doktoriĝis.

De 1928 ĝis 1945 ŝi laboris en statistika oficejo ("Statistisches Reichsamt") en Berlino.

Ekde 1938 ŝi aktive luktis kontraŭ la naziaj regantoj. Sian ontan edzon, la komuniston Rudolf WELSKOPF, ŝi de 1944 ĝis 1945 kaŝis de la nazioj.

Post la Dua mondmilito ŝi restis en Orienta Berlino. En 1946 ŝi edziniĝis al Rudolf Welskopf, en 1948 naskiĝis filo.

De 1952 ĝis 1959 ŝi laboris kiel sciencisto en la Humboldt-Universität. Post habilitiĝo en 1960 ŝi fariĝis profesoro pri Antikva Historio.

De 1963 ĝis 1974 ŝi vojaĝis al Usono kaj Kanado, por esplori la vivon kaj la tradiciojn de la indianoj. Pro ŝia objektiva, tamen simpatia raportado la indianoj donis al ŝi la titolon de "honora ĉefo".

Liselotte Welskopf-Henrich mortis dum restado en Garmisch-Partenkirchen.

Verkaro redakti

Renomon Liselotte Welskopf-Henrich gajnis ĉefe pro siaj verkoj pri nordamerikaj indianoj. Ili estis destinitaj ĉefe al junaj legantoj kaj sukcese miksis profunde esploritajn faktojn kaj fikcian fantazion.

Ankaŭ la germana historio estis temo en ŝia verkaro. En la romano Jan kaj Jutta la aŭtorino rakontis la vivhistorion de sia edzo ĝis al la fino de la Dua mondmilito.

Historiajn fakverkojn ŝi publikigis/eldonis uzante sian oficialan nomon Elisabeth Charlotte WELSKOPF.

Sciencaj publikaĵoj redakti

  • Die Produktionsverhältnisse im Alten Orient und in der griechisch-römischen Antike (1957)
  • Probleme der Muße im alten Hellas (1962)
  • Hellenische Poleis (kiel ĉefeldonisto, 1973)

Beletro redakti

  • Die Söhne der großen Bärin (romanciklo, 1951-67)
  • Der Steinknabe (1952, libere rakontita laŭ indiana fabelo)
  • Jan und Jutta (romano, 1953)
  • Drei Wassertropfen (infanlibro, 1954)
  • Hans und Anna (infanlibro, 1954)
  • Zwei Freunde (romantrilogio, 1955)
  • Frau Lustigkeit und ihre fünf Schelme (infanlibro, 1958)
  • Das Blut des Adlers (pentalogio, 1966-1980)
  • Nacht über der Prärie (romano, 1966)
  • Licht über weißen Felsen (romano, 1967)
  • Stein mit Hörnern (romano, 1968)

Eksteraj ligiloj redakti